Sente senhelpa
Origina titolo: Helplessly Hoping
Muziko kaj origina teksto: Stephen Stills
Esperanta traduko: Bertilo Wennergren
Sente senhelpa servanto persistas cxe sxi
Esperas pri vort’
Preskaux perceptas promeson gxentilan nun li
Alkuras al la sojl’
Kie li stumblas pro sono de gxis’
Mute modesta li marsxas matene mirante
Pri l’ vako de la en’
Vane vigile lin vundas la vent’, kaj auxdigxas
Cxu son’ de adiauxo?
Aux eble salut’
Jen la solulo
Jen la duo nura
Jen la tri kunaj
Jen la kvar por cxiam
Pauxzu perfekte por pene percepti la veron
Kostegas la konfuz’
Vunde vigligas virina verdikto malvasta
La vojon perdis muz’
Sufoke en salut’
Jen la solulo
Jen la duo nura
Jen la tri kunaj
Jen la kvar por cxiam