Listo de cxiuj kantotradukoj

Soldatkamaradoj

Origina titolo: Brothers in Arms

Muziko kaj origina teksto: Mark Knopfler.

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Nebula montaro
Restadejo por mi
Sed mi hejmas en la valo
Kaj sopiras al gxi
Revenos vi ja al
La kampoj kaj la pad’
Kaj vi ne plu batalos
Soldatkamarad’

Tra la fum’ kaj detruo
Baptigxo per fajro
Mi atestis la suferojn
Je dolora salajro
Kaj malgraux angoro kaj tim’
En la mortoparad’
Vi restis fidela
Soldatkamarad’

Diverseca univers’
Ricxa mondo de abund’
Tra unu sola ter’
Nin disigas la profund’

Iris sun’ al infer’
Nin regas mallum’
Adiauxu mi vin
Mi aligxos al hum’
Vivas ver’ en la steloj
Kaj manplata legad’
Ke milit’ estas van’
Ho, soldatkamarad’