Listo de cxiuj kantotradukoj

Tra la Tuta Universo

Origina titolo: Across the Universe

Muziko kaj origina teksto: John Lennon (Lennon-McCartney)

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Vortoj fluas kvazaux pluvegad’ en tason el paper’
sxancele dum pasad’ forglitas tra la tuta univers’
Ondoj de felicx’ kun tristoflakoj drivas tra la mens’
impresas kaj karesas min

Gxaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu
Mia mondo restos plu

Bildoj de rompita lum’ antauxas milionokule nun
kaj ili vokas min tra l’ tuta univers’
Pensoj serpentumas kvazaux vento en letera kest’
kaj stumblas blinde dum veturo tra la tuta univers’

Gxaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu...

Son’ de rido, tera rev’ sonoras tra l’ oreloj gxi
incitas kaj invitas min
Am’ sen limo kaj sen mort’ cxirkauxas milionosune nun
kaj gxi vokadas min tra l’ tuta univers’

Gxaj Guru Deva Om

Mia mondo restos plu...

Gxaj Guru Deva...