Listo de cxiuj kantotradukoj

Venu klauxnar’

Origina titolo: Send in the Clowns

Muziko kaj origina teksto: Stephen Sondheim (el la muzikteatro A Little Night Music)

Esperanta traduko: Alena Adler kaj Bertilo Wennergren

Kia ridig’, Dam’ kaj Jxoker’
Mi fine staras sur grund’,
Vi en aer’
Venu klauxnar’

Cxu grandkontent’?
Cxu koropov’?
Mi cxiam vagis kaj vi restis
sen mov’
Kie klauxnar’?
Venu klauxnar’!

Sen la signif’, sen la valor’
Sercxis mi tiom da jaroj,
kaj jen via kor’
Do mi eniras denove kun sama mien’
Tutcerta mi...
Al vaka malplen’

Jen la donac’, jen ironi’.
Kontraux deziroj de mi
Jen tiuj de vi
Sed kie klauxnar’?
Jam estu klauxnar’.
Ne gravas, jen ni.

Kia ridig’, kia erar’
Vin mi ne savos per tia malfrua bonfar’
Kaj kie klauxnar’
Cxar estu klauxnar’
Nu, eble post jar’