Esperanto en la komputilo

La tekstoredaktilo “Vim”

La tekstoredaktilo Vim estas tre bona kaj tre potenca programo, sed gxi estas iom aparta, kaj oni devas vere studi kaj lerni, por povi gxin uzi. Gxi estas modernigita kaj plibonigita versio de la klasika tekstoredaktilo “vi”. Vim ekzistas ne nur por Linukso kaj Unikso, sed ankaux por Vindozo kaj aliaj komputilsistemoj.

Vimo estas tauxga precipe por tiuj, kiuj volas redakti multe kaj komplike, kaj precipe por tiuj, kiuj volas skribi programkodon. Se oni nur volas okaze iomete redakteti, Vimo versxajne estas tro potenca kaj tro malfacila.

Ekde versio 6 Vimo tre bone komprenas Unikodon, kaj estas bonega por redaktado de diverslingvaj tekstoj, kaj perfekta por Esperanta tekstolaboro.

Instali

Se via Linukso oftertas paketon kun Vimo, vi povas provi instali gxin. Espereble gxi havas la bezonatan Unikodan kapablon. Por ensxalti Unikodon necesas tion aparte elekti, kiam oni tradukas Vimon, kaj ne cxiam tio okazas. Se ne, vi devas mem traduki kaj instali propran Vimon, se vi volas labori Unikode. Bonsxance tio ne estas tiom malfacila.

Unue versxajne indas malinstali la jam ekzistantan Vimon. Poste vi elsxutu fresxan version el la Reto, ekz. de la jena adreso:

<http://vim.sourceforge.net/download.php#unix>

Elektu tie la dosieron “vim-7.0.tar.bz2” (aux dosieron kun pli alta versinumero ol “7.0”, se tia haveblas). Konservu gxin en iu konvena loko sur via disko.

Poste vi devas malpaki la dosieron per la komando:

bunzip2 -c vim-7.0.tar.bz2 | tar -xf -

Tiam kreigxas nova dosierujo, kiu versxajne nomigxas “vim70” aux simile. Iru en tiun dosierujon. Poste plenumu la jenajn komandojn unu post la alia:

./configure --with-features=big
make
sudo make install

(Post cxiu el tiuj komandoj aperos multe da teksto sur la ekrano, kaj vi devas atendi iom antaux ol povi fari la sekvan komandon).

La aldono --with-features=big aktivigas la Unikodajn kapablojn de Vimo. La du sekvaj komandoj efektive tradukas kaj instalas Vimon.

Se aperas eraromesagxoj, vi eble devas unue kompletigi vian sistemon per kelkaj mankantaj paketoj. En mia Kubuntu mi devis alinstali la jenajn paketojn: “libncurses5-dev”, “gnome-core-devel”, “libgtk1.2-dev” kaj “xlibs-dev”.

Se tradukoprovo misiras, oni unue forvisxu la tutan dosierujon kun la ankoraux ne instalita Vimo, kaj denove malpaku la elsxutitan dosieron. Nur poste oni provu denove.

Uzi

Vi povas startigi Vimon per la komando vim aux per gvim, se vi volas grafikan interfacon.

Vimo estas tre kapabla, sed diferenca de pli-malpli cxiuj aliaj tekstoredaktiloj. Por lerni, kiel Vimo funkcias, vi povas en Vimo tajpi :help. Tiam aperas klarigoj (en la Angla lingvo), kiujn vi paciencege trastudu. Mi konsilas ne provi lerni Vimon nur per eksperimentado. Tio povas esti tre frustra sperto.

Agordi

Por ke Unikodo bone funkciu, necesas ankoraux iom agordi Vimon. Tion oni faras en dosieroj nomataj “.vimrc” kaj “.gvimrc”, kiuj trovigxu en la hejma dosierujo.

En mia “.vimrc” trovigxas interalie la jenaj komandoj, kiuj cxe mi bone funkciis:

set encoding=utf-8
set termencoding=utf-8
set fileencoding=utf-8

Kaj en mia “.gvimrc” trovigxas interalie la jeno:

set guifontset=Courier\ New\ 10
set gfn=Courier\ New\ 10

La lastaj komandoj elektas tiparon. Se vi volas alian tiparon, aux alian tipargrandecon, vi devas mem eltrovi, kiel skribi. Bedauxrinde tio ne estas tre facila. Oni povas tion fari ankaux per menuo ene de Vim: “Edit - Select font”. En antauxaj Vim-versioj ankaux tia tiparelektado estis malfacila, sed ekde versio 6.2, kiu uzas grafikan interfacon laux GTK, tia permenua elektado estas tute facila kaj oportuna.

La agordoj en tiuj dosieroj auxtomate plenumigxas cxe cxiu starto de Vimo. Sed oni povas ruli “.vimrc” ankaux per la komando :so ~/.vimrc ene de Vimo.

Tajpado de Esperantaj supersignaj literoj per AltGr, aux per senpasxaj klavoj (ambaux manieroj estas klarigitaj en la pagxo pri Linukso) funkcias ankaux en Vimo, sed povas esti, ke vi renkontos problemojn pri tajpado per senpasxaj klavoj, se Vim estis instalita por uzi GTK-on por la grafika interfaco. Bonsxance ekzistas facila solvo de tiu problemo.

En Vimo ankaux eblas difini proprajn manierojn tajpi diversajn signojn. Mi antauxe uzis en mia “.vimrc” vicon de “map”-komandoj, kiuj difinis alternativan tajpomanieron:

map! öC CX
map! ÖC CX
map! öc cx
map! Öc cx
map! öG GX
map! ÖG GX
map! ög gx
map! Ög gx
map! öH HX
map! ÖH HX
map! öh hx
map! Öh hx
map! öJ JX
map! ÖJ JX
map! öj jx
map! Öj jx
map! öS SX
map! ÖS SX
map! ös sx
map! Ös sx
map! öU UX
map! ÖU UX
map! öu ux
map! Öu ux

Tio signifas, ke kiam oni tajpas “ö” kaj poste “c”, aperas la signo “cx”. Sur mia Sveda klavaro “ö” situas en oportuna loko por roli tiamaniere. Versxajne vi volas elekti aliajn signojn ol “ö” kaj “Ö”. (Nun mi anstatauxe uzas senpasxajn klavojn, kiuj funkcias egale en pli-malpli cxiuj programoj, kiujn mi uzas, kaj ankaux en Vimo.)

Oni rimarku, ke mi agordis mian Vimon por uzi UTF-8-on kiel implicitan signokodon por cxio ajn (legado, skribado...). Vimo auxtomate rekonas ankaux la signokodon Latino 1, kaj ne mislegas aux misskribas tiajn dosierojn. Sed se vi volas mem elekti, kiam uzi, kaj kiam ne uzi UTF-8-on, vi versxajne devas iom alie agordi Vimon (kaj uzi iom da aliaj komandoj). Pri tio mi ne spertas. Oni legu la helpotekstojn de Vimo.

Literumilo

En versio 7 de Vimo la literumilo povas kontroli ankaux Esperantan tekston. Kiel instali kaj uzi gxin bone klarigis Dominiko.