Listo de cxiuj kantotradukoj

IS

Origina titolo: A Heart in New York

Muziko kaj origina teksto: Gallagher, Lyle

Esperanta teksto: Bertilo Wennergren kaj Micke Englund

IS
Germanien ni alvenas
Cxiujare post la festoj de Kristnask’

IS
Cxu ni povus gxin forgesi
Gxi helpegas al la monda harmoni’

IS
Ni glitkuras sur cxielo
Inter steloj kaj planedoj
Cxar estas kor’
La koro en la IS

La kor’ en IS
Gxi batas por ni
Por rugxaj cxevaloj dum nia feri’
La kor’ en IS
Mufgantoj el tuta mond’
Ties signifon divenu nun vi

IS
Oni vekas nin trumpete
Por ke ni ne dormu troe
Ne dormu tro
Ni amas vin en IS

IS
Feri Floro cxiujn distras
Per kantajxoj pri la vivo
Jes, pri la viroj
La virtoj en la IS

La kor’ en IS
Gxi batas por ni
Por rugxaj cxevaloj dum nia feri’
La kor’ en IS
Mufgantoj el tuta mond’
Ties signifon divenu nun vi

IS
Oni vekas nin trumpete
Por ke ni ne dormu troe
Ne dormu tro
Ni amas nin en IS