Novajxoj kaj sxangxoj:
16 Aprilo 2013: Mi gxisdatigis la klarigojn pri HTML5 forigante cxiujn menciojn de la nun eksa elemento
hgroup.17 Februaro 2013: Mi aldonis indikon pri la permesilo Krea Komunajxo Atribuite-Samkondicxe 3.0 Neadaptita al la enhavo de praktike cxiuj miaj pagxoj en tiu cxi TTT-ejo. La indiko trovigxas en la piedoteksto de la pagxoj.
19 Junio 2011: Mi publikgis klarigojn pri HTML5 la nova versio de HTML, kiu estas uzata en tiu cxi TTT-ejo ekde Majo 2011.
-
17 Majo 2011: Mi transkodis cxiujn miajn pagxojn al HTML5, la nova versio de HTML kaj kreis novan aspekton de la pagxaro. La transiro estis ne tute simpla. Se iuj pagxoj montrigxos fusxitaj, mi petas atentigon per retposxto: “bertilow” cxe “gmail.com”.
Samtempe mi iom prilaboris, gxisdatigis kaj kompletigis miajn pagxojn pri XHTML, interalie forigante kelkajn ne plu validajn konsilojn, aldonante anstatauxe konsilojn, kiuj pli konvenas por la nuna tempo.
25 Januaro 2011: Mi gxisdatigxis mian pagxon pri la programaro “OpenOffice”, kiu nun temas ankaux pri la parenca programaro “LibreOffice”.
6 Marto 2010: Tiu cxi pagxaro ekde hodiaux logxas cxe alia servilo. Espereble la transiro plenumigxis senerare.
15 Oktobro 2008: Mi lancxis korektitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La nova versio 0.7 funkcias ankaux, kiam teksto estas elektita.
14 Oktobro 2008: Mi lancxis novan plibonigitan version de miaj makrooj por “OpenOffice.org” (por konvertado de Esperantaj literoj). La nova versio funkcias nur en OpenOffice.org 3 (kaj en pli novaj versioj). Gxi donas pli belajn anstatauxigojn en tutmajusklaj vortoj, kiam oni konvertas al la X-sistemo aux al la H-sistemo.
- Listo de cxiuj novajxoj kaj sxangxoj en tiu cxi TTT-ejo
