Listo de cxiuj kantotradukoj

La dibocxulo

Origina titolo: The Poor Rake (Angla popolkanto)

Esperanta traduko: Bertilo Wennergren

Dum iris mi iam laux la hospitala mur’
En la mateno jam frostis la tag’
Kion mi vidis? Jes, unu kompanon
Kusxe malvarma ja kvazaux la lag’

Panjo, ho Panjo, sidigxu cxi tien
Sidu cxi tie kun via kompat’
La korpo vundita kaj tute malorda
Por la kulpulino mi estis amat’

Batu tamburojn kaj blovu la flutojn
Ludu la marsxon de morto al li
Kaj sur lian cxerkon vi jxetu la lauxron
Cxar la dibocxulo formortis pro am’

Se sxi nur estus al mi informinta
Nur informinta pli frue al mi
Mi salon hidrargan mangxadus gxissane
Sed nun mi ja devas formorti de vi

Batu tamburojn kaj blovu la flutojn
Ludu la marsxon de morto al li
Kaj sur lian cxerkon vi jxetu la lauxron
Cxar la dibocxulo formortis pro am’