Persone

Prezento

Persone estas muzika triopo, kiu venas el Svedujo, sed aktivas nur en Esperantujo. Persone ekzistas de 1986, sed la nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La dancigan muzikon kaj la poeziecajn tekstojn (kompreneble originale Esperantajn) verkas kaj arangxas la bandanoj mem.

Persone havas de 1994 du malsamajn vizagxojn: unu rokmuzikan elektran kaj unu pli molan akustikan.

Persone koncertis en dekoj da Esperanto-arangxoj inkluzive plurajn UK-ojn, IJK-ojn, IS-ojn kaj cxiujn KEF-ojn, en 11 landoj. Jen listo de gravaj Persone-koncertoj.

Persone estas

  • Anders Grop - elektra basgitaro, kantado (akustike: kontrabaso, kantado)
  • Martin Wiese - elektra gitaro, cxefkantado (akustike: gitaro, cxefkantado)
  • Bertilo Wennergren - drumo, kantado (akustike: gitaro, kantado)
foto de la tri Persone-anoj

Pli da fotoj de Persone

Kontakti Persone-n

  • Anders: “anders.grop” cxe “genion.de”
  • Martin: “martinwiese” cxe “gmail.com”
  • Bertilo: “bertilow” cxe “gmail.com”

La stilo de Persone

La muziko de Persone estas proprastila, sed iom apartenas al la tradicio de la monde konataj bandoj Police kaj U2. Iuj nomas la stilon “gitarpopo”. La akustika repertuaro eble pensigos iujn pri la konata duopo Simon kaj Garfunkel.

Kvankam Persone estas nur triopo, la bando sonas laux iuj en siaj elektraj prezentoj kiel pli ol tri homoj. Kiel tio eblas, ecx la bandanoj mem ne komprenas. Venu al koncerto de Persone por eltrovi la veron (kaj por danci kaj gxui la muzikon). Kiam Persone faras akustikan prezenton sen tamburoj kaj sxirantaj elektraj gitaroj, la grupo montras tute alian vizagxon: bela harmonia kantado kun akompano de etosplena kontrabaso kaj interplektigxantaj tonoj de akustikaj gitaroj.

Historio de Persone

Persone estis komence kreita por fari nur unu koncerton en la Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en 1986. La ideon naskis Borje Lund, kiu ankaux elpensis la nomon “Persone”. La unua provludo okazis la 7-an de Marto 1986. Post prova prezento antaux amikoj en popola domo en Stokholmo la 9-an de Majo 1986 la grupo konstatis, ke gxi estas matura por vera koncerto. La premiera koncerto okazis la 17-an de Majo 1986 en Upsalo dum KEF. Estis sukceso. Sxokita recenzinto parolis pri la plej granda krescxendo iam ajn en Esperanta arangxo. Li pensis pri la eksploda komenco de la kanto “Zime Zum”, per kiu Persone ekigis tiun koncerton. Trafa jxetado de bananoj fare de Per Ola, dum la kanto “La Banano”, profunde impresis certan auxskultantinon. Pro la granda sukceso la bando decidis dauxrigi. Neniu tiam suspektis, kiel longeviva farigxos Persone.

Dum la unuaj jaroj Persone konsistis el Borje Lund (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Martin Wiese (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Bertilo Wennergren (drumo, kantado) kaj Per Ola Axelsson (saksofono, kantado). Kun tiuj membroj Persone registris kaj eldonis sian unuan albumon 62 minutoj en 1987. Dum tiu sama jaro Persone faris turneon en Pollando koncertante ok fojojn.

En 1988 okazis sxangxoj. Nova membro aligxis: Benedikte Weinreich (sintezilo). Kelkajn monatojn poste Per Ola forlasis la bandon. Tiu nova kvaropo konsistigis Persone-n proksimume unu jaron, dum kiu la grupo koncertis en la IJK en Zagrebo, Kroatujo, kaj en la dua KEF en Lund, Svedujo.

En 1989 Benedikte forlasis la bandon, kaj dum kelka tempo Persone konsistis el nur Borje, Martin kaj Bertilo. Dum tiu tempo la bando koncertis interalie en la IJK en Kerkrade, Nederlando.

Fine de 1989 la fondinto Borje, kiu jam ne plu logxis en Stokholmo, decidis fini sian karieron en Persone. La bando tamen ne povis ne dauxrigi. Martin tiam studis rokmuzikon en kurso, kaj tie trovis la perfektan novan membron, Anders Grop (elektra basgitaro, kantado), kiu volonte eklernis Esperanton por povi en-Persone-igxi.

La nova triopo Martin, Bertilo kaj Anders de 1990 gxis hodiaux estas Persone. Vidu la longan liston de koncertoj.

En 1990 Persone registris kaj eldonis sian duan albumon, En la spegulo.

En 1994 la bando estis invitita ludi en Lucxia festo de la Stokholmaj Esperanto-kluboj. La ejo malebligis elektran rokkoncerton, kaj tial Persone auxdacis fari eksperimenton ludante akustike sen drumo, kun du akustikaj gitaroj kaj kun kontrabaso. Estis sukcesa eksperimento, kaj per gxi malfermigxis nova akustika cxapitro en la historio de Persone. De tiam la grupo estas duvizagxa: kaj elektra rokbando kaj akustika parte roka parte kanzona grupo.

En 1996 la grupo aperigis sian trian albumon, Povus esti simple, la unuan fojon en la formo de k-disko.

Komence de 1999 aperis la kvara albumo, ...sed estas ne, k-disko eldonita de Eurokka en la projekto KOLEKTO 2000.

En 2001 Anders kaj Bertilo translogxigxis al Germanujo, Anders al Berlino (en la nordo), kaj Bertilo al Tübingen (en la sudo), dum Martin plu logxas en Stokholmo en Svedujo. Pro tio Persone nun malmulte aktivas. Sed tamen...

Meze de 2002 aperis la longe atendita kvina senelektra (akustika) albumo: “Sen”. Gxin eldonis Vinilkosmo.