Signokodoj
Vindoza signokodo - windows-1252
La Vindoza signokodo estas vastigo de Latino 1 uzata en Vindozo. Gxi ne estas ISO-normo.
La unua parto de la Vindoza signokodo (la kodpozicioj gxis 127) estas identa al Askio. La kodpozicioj 160 - 255 estas identaj al la respondaj kodpozicioj en Latino 1. Sed iuj el la kodpozicioj 128 - 159, kiuj en Latino 1 estas rezervitaj por stiraj funkcioj (sed kiuj estas en la praktiko simple neuzataj), estas en la Vindoza signokodo uzataj por aldonaj preseblaj signoj.
Tro ofte la Vindoza signokodo estas uzata en la Reto anstataux Latino 1 - ecx kun falsa indiko, ke temas pri Latino 1. Cxiuj tiuj Vindozaj signoj, kiuj mankas en Latino 1, ekzistas tamen en Unikodo. En HTML oni prefere indiku tiujn signojn per iliaj Unikodaj numeroj aux per iliaj simbolaj HTML-nomoj. Tiuj numeroj kaj simbolaj nomoj estas montrataj en la cxi-posta tabelo.
Teksta tabelo:
128/80€
836420ACeuro |
129/81 |
130/82‚
8218201Asbquo |
131/83ƒ
4020192fnof |
132/84„
8222201Ebdquo |
133/85…
82302026hellip |
134/86†
82242020dagger |
135/87‡
82252021Dagger |
136/88ˆ
71002C6circ |
137/89‰
82402030permil |
138/8AŠ
3520160Scaron |
139/8B‹
82492039lsaquo |
140/8CŒ
3380152OElig |
141/8D |
142/8EŽ
381017D |
143/8F |
144/90 |
145/91‘
82162018lsquo |
146/92’
82172019rsquo |
147/93“
8220201Cldquo |
148/94”
8221201Drdquo |
149/95•
82262022bull |
150/96–
82112013ndash |
151/97—
82122014mdash |
152/98˜
73202DCtilde |
153/99™
84822122trade |
154/9Aš
3530161scaron |
155/9B›
8250203Arsaquo |
156/9Cœ
3390153oelig |
157/9D |
158/9Ež
382017E |
159/9FŸ
3760178Yuml |
Jen klarigoj, kiel uzi tiajn numerojn kaj kodajxojn en HTML
Atentu, ke la cxi-antauxa teksta tabelo ne estas cxiam tute fidebla. Iuj TTT-legiloj povas montri iujn signojn erare. Por certeco nepre komparu kun la cxi-posta bildo de la sama tabelo. Tiel vi ankaux povas testi, kiel kapabla kaj kiel korekta estas via TTT-legilo.
Bilda tabelo:
