Esperanto en la komputilo

WordPress en Esperanto

WordPress estas unu el la plej popularaj blogaj programoj. Gxi funkcias per la programlingvo PHP. Se vi volas blogi per WordPress en Esperanto, kaj se vi havas aliron al servilo, en kiu vi povas instali PHP-ajxojn, tiam vi eble volas elsxuti tradukon de gxi en Esperanton. Haveblas nun du versioj:

Unue malzipu (per zip-programo), kaj poste legu la klarigojn en “legumin.txt” aux “readme.html”. Gxojan blogadon!

Cxapelado - kromprogramo por WordPress

Cxapelado estas kromprogramo por WordPress. Gxi plenumas auxtomatan konvertadon de X-surogatoj ("cx", "gx"... "ux") en Esperantajn literojn kun cxapeloj kaj hoketoj ("cx", "gx"... "ux"). Gxi funkcias en tekstareoj kaj tekstaj enmetokampoj. La konvertado okazas dum la uzanto tajpas. Gxi uzas Javaskripton kaj dependas de la Javaskripta biblioteko "prototype" (kiu jam estas en WordPress).

Cxapelado plej versxajne funkcias nur en WordPress 2.5. Mi testis gxin nur en tiu versio.

Cxapelado trovigxas en la kolektejo de WordPress-aj kromprogramoj cxe “wordpress.org” (tie elektu "Download" por elsxuti la plej gxisdatan version). Sed gxi estas ankaux parto de la Esperanta traduko de WordPress (ekde versio 2.5).

Transliterado - kromprogramo por WordPress

Transliterado estas kromprogramo por WordPress. Gxi zorgas pri pli bona transliterado de ne-Askiaj literoj en URL-nomoj de afisxoj, pagxoj etikedoj kaj kategorioj en WordPress. Gxi prizorgas Esperanton, la Svedan, la Finnan, la Danan, la Norvegan, la Germanan, la Rusan kaj la Bulgaran, sed estas facile aldoni pliajn lingvojn (skribu al “bertilow” cxe “gmail.com”).

Transliterado trovigxas en la kolektejo de WordPress-aj kromprogramoj cxe “wordpress.org” (tie elektu "Download" por elsxuti la plej gxisdatan version). Klarigoj pri instalado legeblas (Angle kaj Esperante) sub "Installation". Krome Transliterado estas parto de la Esperanta traduko de WordPress (ekde versio 2.5).

"Transliterado" plej versxajne funkcias nur en WordPress 2.5. Mi testis gxin nur en tiu versio.