Landoj kaj lingvoj de la mondo
Indeksoj laux ISO-kodoj de landoj kaj lingvoj
Alfabeta indekso de duliteraj landokodoj «
La internacia normo ISO 3166 donas duliterajn, triliterajn kaj triciferajn kodojn al sendependaj landoj kaj (kelkaj) dependaj teritorioj. La duliteraj kodoj estas cxefe uzataj en nomoj de Interretaj regionoj (krom Britujo, por kiu estas uzata “uk” anstataux “gb”). En kelkaj landoj oni ekuzas ilin en posxtadresoj anstataux la gxisnunaj posxtaj kodoj de CEPT. La duliteraj kodoj formas kun unu plia litero la internaciajn mono-kodojn laux ISO 4217, ekz-e “SEK” por Sveda krono. La triliteraj landokodoj estas kelkfoje uzataj en internaciaj sportaj eventoj.
238 landoj havas duliterajn kodojn en la normo ISO 3166.
Alfabeta indekso de duliteraj lingvokodoj «
La sekvaj lingvokodoj estas laux ISO 639.
139 el la lingvoj en la listoj havas duliterajn kodojn en en la normo ISO 639.