Landoj kaj lingvoj de la mondo

Notoj

Notoj pri regionoj «

  • Auxstralio konsistas el la sxtatoj kaj internaj teritorioj “Auxstralia Cxefurboteritorio”, “Kvinslando”, “Nordteritorio”, “Nova Sud-Kimrujo”, “Okcident-Auxstralio”, “Sud-Auxstralio”, “Tasmanio” kaj “Viktorio”. Dependaj de Auxstralio estas “Herda kaj Makdonaldaj Insuloj”, “Kokosinsuloj”, “Kristnaskinsulo”, “Norfolkinsulo”.

  • Al Azerbajgxano apartenas la auxtonoma respubliko “Nahxicxevano”, kaj la auxtonoma regiono “Montara Karabahxo”.

  • Barato konsistas el la sxtatoj “Andrapradesxo”, “Arunacxalpradesxo”, “Asamujo”, “Biharo”, “Goao”, “Gugxaratujo”, “Harjano”, “Himacxalpradesxo”, “Jamo kaj Kasxmiro”, “Karnatako”, “Keralo”, “Madjapradesxo”, “Maharasxtro”, “Manipuro”, “Megalajo”, “Mizoramo”, “Nagalando”, “Okcident-Bengalo”, “Oriso”, “Pangxabo”, “Rajxastano”, “Sikimo”, “Tamilujo”, “Tripuro” kaj “Utarpradesxo”. Krome ekzistas la uniaj teritorioj “Andamanaj kaj Nikobaraj Insuloj”, “Cxandigaro”, “Dadro kaj Nagarhavelo”, “Damano kaj Diuo”, “Delhio”, “Laksxadvipo” kaj “Pondicxero”.

  • Belgujo konsistas el la tri regionoj “Bruselo”, “Flandrujo” kaj “Valonujo”.

  • Bosnujo kaj Hercegovino konsistas el la du partoj “Federacio Bosnujo kaj Hercegovino” kaj “Respubliko Serba”.

  • Brazilo konsistas el la sxtatoj “Akro”, “Alagoaso”, “Amapao”, “Amazono”, “Bahio”, “Cearao”, “Espiritosanto”, “Gojaso”, “Maranjo”, “Matogroso”, “Minasgxerajso”, “Norda Riogrando”, “Paraibo”, “Paranao”, “Parao”, “Pernambuko”, “Piauxio”, “Riodejxanejro”, “Rondonio”, “Rorajmo”, “Sankta Katarino”, “Sanpauxlo”, “Sergxipo”, “Suda Matogroso”, “Suda Riogrando”, “Tokantinso” kaj “Federacia Distrikto”.

  • Britujo konsistas el la regxlandoj “Anglujo”, “Kimrujo” kaj “Skotlando” (pop. Skotoj). Ligitaj al Britujo estas “Manikinsuloj” (“Jxerzejo”, “Gernezejo” k.a.) kaj “Manksinsulo”. Britujo kaj Nord-Irlando estas kune “la Unuigxinta Regxlando de Britujo kaj Nord-Irlando”. Tiun longan nomon oni uzas nur en iaj oficialaj kuntekstoj. Normale oni diras simple Britujo. Dependaj de Britujo estas “Angvilo”, “Bermudoj”, “Brita Hindoceana Teritorio (Cxagosarkipelago)”, “Britaj Virgulininsuloj”, “Falklandoj”, “Gxibraltaro”, “Kejmanoj”, “Moncerato”, “Pitkarna Insulo”, “Sankta Heleno”, “Sud-Georgio kaj Sud-Sandvicxinsuloj”, “Turkoj kaj Kajkoj”.

  • Cxinujo konsistas el la provincoj, auxtonomaj regionoj kaj municipoj “Anhejo”, “Cxinghajo”, “Fugxeno”, “Gansuo”, “Gvandungo”, “Gvansxio”, “Gvejgxoo”, “Gxansuo”, “Gxansxio”, “Gxegxango”, “Gxilino”, “Hajnano”, “Hebejo”, “Hejlungxango”, “Henano”, “Honkongo”, “Hubejo”, “Hunano”, “Interna Mongolujo”, “Junano”, “Liauxningo”, “Makao”, “Ninsxao”, “Pekino”, “Sicxuano”, “Sxaansxio”, “Sxandungo”, “Sxanhajo”, “Sxansxio”, “Sxingxango”, “Tibeto” kaj “Tjengxino”.

  • Dependaj de Danujo estas Ferooj kaj Gronlando.

  • Al Finnlando apartenas la auxtonoma provinco “Alando”.

  • Francujo konsistas el la regionoj “Akvitanujo”, “Alzaco”, “Auxvernjo”, “Bretonujo”, “Burgonjo”, “Centro”, “Cxampanjo-Ardenoj”, “Francxkonteo”, “Korsiko”, “Langvedoko-Rusiljono”, “Limuzino”, “Loreno”, “Luarlandoj”, “Malsupra Normandujo”, “Nordo-Kaleza Markolo”, “Pariza Regiono”, “Pikardujo”, “Provenco-Alpoj-Bordo Lazura”, “Puatuo-Cxarentoj”, “Rodano-Alpoj”, “Sudo-Pireneoj” kaj “Supra Normandujo”. Dependaj de Francujo estas “Franca Gviano”, “Franca Polinezio”, “Francaj Sudaj Teritorioj”, “Gvadelupo”, “Majoto”, “Martiniko”, “Nov-Kaledonio”, “Reunio”, “Sankta Piero kaj Mikelono”, “Valiso kaj Futuno”.

  • Germanujo konsistas el la federaciaj landoj “Baden-Virtembergo”, “Bavarujo”, “Berlino”, “Brandenburgo”, “Bremeno”, “Hamburgo”, “Hesujo”, “Malsupra Saksujo”, “Meklenburgo-Antaux-Pomerujo”, “Nord-Rejno-Vestfalio”, “Rejnlando-Palatinato”, “Saksujo”, “Saksujo-Anhalto”, “Sarlando”, “Sxlesvigo-Holstinio” kaj “Turingujo”.

  • Hispanujo konsistas el “Andaluzujo”, “Aragono”, “Asturio”, “Balearoj”, “Ceuxto”, “Ekstremaduro”, “Euxskujo” (aux “Vaskujo”), “Galegujo”, “Kanarioj”, “Kantabrio”, “Kastilio kaj Leono”, “Kastilio-Mancxo”, “Katalunujo”, “Madrida Komunumo”, “Melilo”, “Murcia Regiono”, “Navaro”, “Riojo” kaj “Valencia Komunumo”.

  • Israelo okupacias la Palestinajn teritoriojn (en UN registrita sub la nomo Okupaciita Palestina Teritorio).

  • Italujo konsistas el la regionoj “Abruzoj”, “Aosta Valo”, “Apulujo”, “Basilikato”, “Emilio-Romanjo”, “Friulo-Venecio Julia”, “Kalabrujo”, “Kampanio”, “Latio”, “Ligurujo”, “Lombardujo”, “Markioj”, “Moliso”, “Piemonto”, “Sardujo”, “Sicilio”, “Toskanujo”, “Trentino-Supra Adigxo”, “Umbrio” kaj “Veneto”.

  • Kanado konsistas el la provincoj kaj teritorioj “Alberto”, “Brita Kolumbio”, “Insulo de Princo Eduardo”, “Jukonteritorio”, “Kebeko”, “Manitobo”, “Nordokcidentaj Teritorioj”, “Novaskotio”, “Nov-Brunsviko”, “Novlando kaj Labradoro”, “Nunavuto”, “Ontario” kaj “Saskacxevano”.

  • Al Kartvelujo apartenas la auxtonomaj respublikoj “Abhxazujo” kaj “Agxarujo”, kaj la auxtonoma regiono “Sud-Osetujo”.

  • Dependaj de Nederlando estas: “Arubo”, “Nederlandaj Antiloj”.

  • Al Norvegujo apartenas “Svalbardo kaj Janmajeno”, “Buvetinsulo”.

  • Dependaj de Nov-Zelando estas: “Kukinsuloj”, “Niuo”, “Tokelao”.

  • Al Portugalujo apartenas la auxtonomaj regionoj “Acoroj” kaj “Madejro”.

  • Al Rusujo apartenas la respublikoj “Adigeujo”, “Altaja Respubliko”, “Basxkirujo”, “Burjatujo”, “Cxecxenujo”, “Cxuvasxujo”, “Dagestano”, “Hxakasujo”, “Ingusxujo”, “Kabardujo-Balkarujo”, “Kalmukujo”, “Karacxajujo - Cxerkesujo”, “Karelujo”, “Komiujo”, “Mariujo”, “Mordvujo”, “Nord-Osetujo”, “Sahxo”, “Tatarujo”, “Tuvujo” kaj “Udmurtujo”.

  • Serbujo enhavas la auxtonoman provincon “Vojvodino”. Krome Serbujo plu pretendas Kosovon kiel auxtonoman provincon.

  • Sud-Afriko konsistas el la provincoj “Gauxtengo”, “Kvazuluo-Natalo”, “Libersxtato”, “Mupumalango”, “Norda Kaboprovinco”, “Norda Provinco”, “Nordokcidenta Provinco”, “Okcidenta Kaboprovinco” kaj “Orienta Kaboprovinco”.

  • Al Tagxikujo apartenas “Badahxsxana Auxtonoma Regiono”.

  • Al Ukrainujo apartenas la auxtonoma respubliko “Krimeo”.

  • La Unuigxintaj Arabaj Emirlandoj konsistas el la emirlandoj “Abudabio”, “Ajxmano”, “Dubajo”, “Fujxajro”, “Rasalhxajmo”, “Sxarjxo” kaj “Umalkajvajno”.

  • Usono konsistas el la sxtatoj “Alabamo”, “Alasko”, “Arizono”, “Arkansaso”, “Delavaro”, “Florido”, “Georgio”, “Havajo”, “Idaho”, “Ilinojso”, “Indianao”, “Iovao”, “Kalifornio”, “Kansaso”, “Kentukio”, “Kolorado”, “Konektikuto”, “Luiziano”, “Majno”, “Marilando”, “Masacxuseco”, “Minesoto”, “Misisipo”, “Misuro”, “Micxigano”, “Montano”, “Nebrasko”, “Nevado”, “Norda Dakoto”, “Nord-Karolino”, “Nov-Hampsxiro”, “Nov-Jorko”, “Nov-Jxerzejo”, “Nov-Meksiko”, “Ohio”, “Okcident-Virginio”, “Oklahomo”, “Oregono”, “Pensilvanio”, “Rod-Insulo”, “Suda Dakoto”, “Sud-Karolino”, “Teksaso”, “Tenesio”, “Utaho”, “Vajomingo”, “Vasxingtono”, “Vermonto”, “Virginio” kaj “Viskonsino”. Krome ekzistas la federacia “Distrikto Kolumbio”. Dependaj de Usono estas: “Gvamo”, “Jonstonatolo”, “Midvejinsuloj”, “Nord-Marianoj”, “Palauxo”, “Puertoriko”, “Usonaj Virgulininsuloj”, “Usona Samoo” kaj “Vejkinsulo”.

  • Al Uzbekujo apartenas “Karakalpakstano”.

Notoj pri lingvoj «

Afrikansa

La Afrikansa lingvo estas bazita sur la Nederlanda lingvo de la 17-a jarcento, sed gxi ne estas la Nederlanda, nek Nederlanda dialekto. En 1925 la Afrikansa anstatauxis la Nederlandan kiel oficialan lingvon en Sud-Afriko (kune kun la Angla). Afrikansoj estas principe nur la Euxropdevenaj denaskaj parolantoj de la Afrikansa lingvo, t.e. la iamaj Buroj. La Afrikansan tamen parolas ankaux multaj aliaj homoj en Sud-Afriko. (Nun estas oficialaj lingvoj de Sud-Afriko ankaux la Zulua, la Pedia, la Ksosa, la Sota, la Cvana, la Conga, la Svazia, la Matabela kaj la Vendaa.)

Aramea

La Aramea estas ofte malgxuste nomata “la Asiria”. La vera Asiria lingvo malaperis post la detruo de Ninevo, la cxefurbo de la Asiria imperio, en 612 a.K. La nuna Aramea lingvo tute ne devenas de la klasika Asiria, kaj la Arameoj ne estas posteuloj de la Asirianoj. En multaj enciklopedioj nur la okcidenta variajxo de la Aramea (“la lingvo de Kristo”) estas menciata kiel vivanta lingvo. Gxi estas tamen parolata de nur kvar mil homoj. La orienta variajxo havas multe pli da parolantoj. Unu formo de la Aramea estas uzata kiel liturgia kaj skriba lingvo de iuj Kristanoj en Sirio. Tiun variajxon oni ofte nomas “la Siria”. Ofte oni tiel ecx nomas cxiun ajn formon de la Aramea. La cxefa lingvo de Sirio estas tamen la Araba.

Bihara = Bogxpura, Majtila, Magaha

La nomo “la Bihara lingvo” estas komuna nomo por la tri parencaj lingvoj Bogxpura, Majtila kaj Magaha, kiuj cxiuj estas parolataj en la Barata sxtato Biharo. La ISO-kodo bh estas kodo por la Bihara, kaj estas do komuna al cxiuj tri lingvoj.

Cxina

Pro historiaj, politikaj, kulturaj kaj sociaj kialoj, la Cxina lingvo, [Hanyu], estas rigardata kiel unu lingvo. Tia estas la sinteno de la granda plimulto de Cxinologoj en Azio kaj aliloke. Tia estas ankaux la oficiala vidpunkto en kaj la Popola Respubliko kaj Tajvano.

La lingvonomo “Mandarena” striktadire celas la lingvon [Guanhua] (“oficista lingvo”), t.e. la Malnova Norma Cxina, kiun oni ne konfuzu kun la Moderna Norma Cxina, kiu estas nomata [Putonghua] en la Popola Respubliko, kaj [Guoyu] en Tajvano. La nomo “Mandarena” principe estas eksdata de 1912, kiam la Imperia Cxinujo cxesis ekzisti, sed oni tamen ankoraux ofte uzas gxin por la Moderna Norma Cxina.

Filipina, Tagaloga

La Filipina lingvo estas principe iom modifita formo de la Tagaloga lingvo, sed praktike oni uzas la du nomojn Filipina kaj Tagaloga intersxangxe. La Filipina lingvo estas (kune kun la Angla) oficiala lingvo en Filipinoj. La lingvo ricevis la nomon Pilipino, nun Filipino, en 1959.

Japana

La Japana skribo estas kombino de tri sistemoj: la Cxina skribo (kun kelkaj Japanaj proprajxoj) kaj du silabaj skriboj propre Japanaj (rondaj kanaoj kaj strekaj kanaoj). Aperas foje ankaux Latinliterajxoj en Japanaj tekstoj.

Karacxaja-Balkara

Temas pri unu lingvo kun du variajxoj: la Karacxaja (pli ol 150000 parolantoj), la Balkara (pli ol 75000 parolantoj). Ili estas kune rigardataj kiel unu lingvo.

Kmera

PIV havas formon kun HX anstataux K, sed tio estas senbaza. La Kmera lingvo ne enhavas hx-sonon. La skribo “kh” en la nomformo [Khmer] reprezentas spiran k-sonon, ne hx-sonon.

Nederlanda, Flandra

La Flandra (“Vlaams”) estas dialekto de la Nederlanda. Ne ekzistas aparta Flandra lingvo.

Njankora-Kiga

Temas pri unu lingvo kun du variajxoj: la Njankora (1,5 milionoj da parolantoj), la Kiga (pli ol 1 miliono da parolantoj). Ili estas kune rigardataj kiel unu lingvo.

Okcitana

La klasika Provenca lingvo estis la lingvo de la trobadoroj. La nomo de gxia nuna posteulo estas Occitan, la Okcitana, dum Provençal, la Provenca, nun estas nomo por variajxo de la Okcitana, parolata oriente de Rodano. La Okcitana kaj la Franca estas fratinaj lingvoj. Do ne nomu la Okcitanan Franca dialekto.

Persa, Pasxtua

Nek la Persa nek la Pasxtua estu nomata “la Afgana lingvo”. Tia nomo ne estas uzata en Afganujo, cxar kvankam la Pasxtua estis proklamita kiel “nacia lingvo” en 1964, gxi ankoraux estas - gxenerale - malpli grava ol la Persa. La Persa estas la gxenerala interlingvo kaj la tradicia prestigxa lingvo.

Platgermana

La Platgermana (aux Platdicxa) estas memstara lingvo kun longa historio. Gxi iam estis la oficiala lingvo en la Hansaj urboj, kaj estis komerca interlingvo de Londono gxis Novgorodo, kaj de Brugxo kaj Kolonjo gxis Bergeno kaj Stokholmo. Hodiaux gxi tamen malgravigxis, kaj estas ofte rigardata kiel nura dialekto de la Germana lingvo.

Ruanda, Burunda

La Ruanda kaj la Burunda estas praktike la sama lingvo, sed la unua nomo estas uzata en Ruando, kaj la dua en Burundo.

Rusena

La Rusena estas ofte nomata “Rutena”, sed la nomo “Rutena” estas iama nomo de la Ukraina lingvo, aux nomo de variajxo de la Ukraina.

Skota

La Skota estas memstara lingvo, sed estas tamen ofte rigardata kiel nura dialekto de la Angla. En proksimume 1300 - 1600 la Skota estis la oficiala lingvo de la Skota regxlando. Hodiaux tamen nur malmultaj Skotoj parolas puran Skotan lingvon. Ne konfuzu tiun cxi Gxermanan lingvon kun la (Skot-)Gaela, kiu apartenas al la Kelta grupo de la Hind-Euxropa familio.

Tamila

En PIV estas “Tamula”, sed la pli internacia formo “Tamila” estas pli kutima.

Bislamo, Tokpisino

Ne uzu la nomon Bislamo por Tokpisino. Ili estas du malsamaj lingvoj, kiuj tamen estas proksime parencaj.

Signolingvoj

En la mondo ekzistas multaj signolingvoj (“gestolingvoj”) uzataj precipe de surduloj. Signolingvoj ne estas artefaritaj planlingvoj, sed plej ofte ordinaraj lingvoj, kiuj estigxis tute same kiel parolaj lingvoj, spontane kaj sen multe da konscia planado. La signolingvoj ne estas internaciaj, sed ili estas inter si gxenerale iom pli similaj ol parolaj lingvoj similas inter si. La diferencoj povas tamen esti grandegaj.

Ne ekzistas multe da informoj pri la nombro de signolingvoj en la mondo. Gxenerale ekzistas almenaux po unu signolingvo por cxiu lando, sed foje estas pli ol unu. La signolingvoj ne estas variajxoj de la lokaj parolaj lingvoj, sed propraj lingvoj. Tial ekz. ne ekzistas unu sama signolingvo en cxiuj Anglalingvaj landoj, sed diversaj laux la landoj. Ekz. la Usona kaj la Brita signolingvoj estas inter si tre malsimilaj, dum la Usona signolingvo estas suficxe simila al la Franca signolingvo.

Ne indas fari apartan liston de nomoj, cxar oni nomas signolingvojn laux la diversaj landoj ekz. “Usona signolingvo”, “Brita signolingvo”, “Franca signolingvo”, “Sveda signolingvo”, “Portugala signolingvo”, “Japana signolingvo”, “Nederlanda signolingvo”, “Taja signolingvo” k.t.p. Foje ekzistas en unu lando pluraj signolingvoj, kaj tiam oni nomas ilin laux urbo, laux regiono aux simile.

Apenaux ekzistas multe da informoj pri la nombro de parolantoj de signolingvoj. Nur por iuj ricxaj landoj tiaj informoj estas riceveblaj. En multaj landoj signolingvoj ne estas rekonataj kiel veraj lingvoj, sed subpremataj aux ecx malpermesitaj.

La propralingvaj nomoj de signolingvoj ordinare tute ne estas skribeblaj.

Okazis unu provo krei internacian planitan signolingvon. La skriba formo de gxia nomo estas Gestuno, kio do estas jam Esperantigita formo. Estas malklare, kiom Gestuno estas uzata. Estas eble notinde, ke la Usona signolingvo ludas inter surduloj rolon iom similan al la rolo de la Angla lingvo inter auxdantoj. Lauxdire la signoj de Gestuno estas grandaparte cxerpitaj el la Usona signolingvo.

Pigxinoj kaj kreolaj lingvoj

Pigxino estas speco de spontane estigxinta simpla lingvo, kun limigita gramatika strukturo kaj limigita vortprovizo. Pigxinoj povas aperi en situacioj, kiam homoj sen komuna lingvo bezonas komuniki. Pigxinoj ofte estas nestabilaj sen klare difinita formo. Pigxinoj povas tamen ankaux stabiligxi kun pli klara gramatiko kaj vortprovizo. (Oni rimarku, ke Esperanto neniel estas pigxino, nek gramatike, nek vortprovize, nek historie. Oni tamen povas diri, ke ankaux Esperanto, same kiel cxiu ajn lingvo, foje uzigxas pigxinece.)

La esprimo “kreola lingvo” origine signifis “lingvo de kreoloj”, sed estas nun uzata de lingvistoj por cxiu ajn lingvo, kiu iam estis pigxino, sed kiu farigxis denaska lingvo de iuj homoj, kaj kiu rapide evoluante ricevis gramatikon kaj vortprovizon same ellaboritajn kiel tiuj de ordinaraj lingvoj.

Pigxinoj kaj kreolaj lingvoj havas ofte vortprovizon, kiu devenas plejparte de unu lingvo (tre ofte la Angla, la Franca, la Portugala aux la Hispana), sed gramatikon tute malsimilan al tiu de la fonta lingvo. La vortprovizoj de pigxinaj kaj kreolaj lingvoj estas do diversaj, sed la gramatikaj strukturoj estas ofte suprize similaj inter si. La kialo de tiu struktura simileco estas nekonata, kvankam pluraj teorioj ekzistas.

Povas esti malfacile distingi apartajn kreolajn kaj pigxinajn lingvojn. En ekz. la Malgrandaj Antiloj oni parolas diversajn variajxojn de Anglabazaj kaj Francabazaj lingvoj, kiujn oni nur nomas grupe “Malgrand-Antilaj Anglaj kreolaj lingvoj” kaj “Malgrand-Antilaj Francaj kreolaj lingvoj”. En pluraj okazoj ekzistas samtempe diversaj variajxoj en kontinuo disde la origina baza lingvo al pli kaj pli kreolecaj kaj ecx pigxinaj variajxoj. Ofte la statuso de kreolaj kaj pigxinaj parolformoj estas tre malklara, kaj pro manko de esploroj ne troveblas fidindaj informoj.

En la listo de lingvoj enestas la jenaj pigxinoj: “Kameruna” (Angla bazo), “Fanagalo” (Zulua bazo) kaj “Lingvafrankao” (Portugala bazo).

En la listo de lingvoj enestas la jenaj kreolaj lingvoj: “Bahama kreola” (Angla bazo), “Beliza kreola” (Angla bazo), “Gujana kreola” (Angla bazo), “Havaja kreola” (Angla bazo), “Hondura kreola” (Angla bazo), “Jamajka kreola” (Angla bazo), “Kostarika kreola” (Angla bazo), “Panama kreola” (Angla bazo), “Bislamo” (Angla bazo), “Cxabakano” (Hispana bazo), “Haitia” (Franca bazo), “Hirimotuo” (Motua bazo), “Krio” (Angla bazo), “Kriulo” (Portugala bazo), “Papiamento” (Hispana bazo), “Sangoa” (Ingbanda bazo), “Sejsxela” (Franca bazo), “Surinama” (Angla bazo) kaj “Tokpisino” (Angla bazo).