Persone

Recenzo de En la spegulo

La sekvan recenzon verkis: DJX Kunar:

Persone: En la spegulo

(9 titoloj; 43 minutoj)

Persone estas rokmuzika grupo el Svedio kiu ekzistas ekde 1986. Post la unua albumo la membraro iom sxangxigxis kaj do “En la spegulo” estis la unua disko kiun Martin Wiese (cxefkantado, gitaro), Bertilo Wennergren (drumo, harmonia kantado) kaj Anders Grop (baso, harmonia kantado) kune surbendigis. La origine en 1991 kiel kasedo publikita verko estis reeldonita en 1999 kiel KD. Tial kaj ankaux cxar la plej multaj el ni aux ne memoras la tiutempajn artikolojn aux tiam ankoraux ne estis Esperantistoj mi skribas miajn proprajn impresojn pri tiu albumo.

Kompaktdiskoj estas laux mi pli acxetindaj ol kasedoj. Ili ne nur estas pli bonkvalitaj sed ankaux pli facile kopieblaj. Mi nun ne volas proponi muzikpiratadon sed atentigi ke mi kiel DJX nek emas kunpreni kasedojn nek originalojn al Esperanto-renkontigxoj: La unuajn ne pro ilia pli malalta kvalito kaj malfacila prizorgado en la diskoteko (dauxre oni devas meti la bendon al la gxusta pozicio), la duajn ne cxar ili dum longaj vojagxoj kaj dum la diskjxokeado mem facile rompeblas. Tial mi tre gxojas pri la reeldonado de “En la spegulo”.

La albumo enhavas rokan gxis poprokan muzikon. La kantoj temas ofte pri (perdita) amo - nenio eksterordinara tiurilate unue. Sed aliflanke gxis nun ne ekzistas multe da tia muziko en Esperantujo, mi dirus ke ecx ne suficxe. Tamen Persone ne bezonas “Esperanto-bonuson” cxar ili estas gxenerale altkvalita grupo kun bona sono kaj eble iom similas al la famaj anglalingvaj grupoj “U2” kaj “The Police”. Precipe la tekstoj ofte montras elstaran lirikecon kaj enhavas belajn rimojn. Tiu cxi albumo ne estas escepto.

Origine mi nur acxetis “En la spegulo” pro du kantoj: La fama “Amanda” kaj la belega kaj malrapida “Negxo dancas” kiun mi tre sxatas uzi por la molaj momentoj en la diskeja nokto. Jam tiuj du bonege montras kiom melodie povas soni nia internacia lingvo. Sed baldaux mi malkovris pliajn juvelojn de tiu cxi albumo: Ekzemple “En la spegulo”, la titoldona kanto mem, same invitas kunkanti kaj -senti, kaj “Cxu neniam plu”, laux Bertila insisto bluso, laux miaj oreloj cxiukaze malgaja kaj sentoplena kanto, ecx pli movas la koron. Finigxas la albumo per plia rapida kaj ankaux dancebla peco, “Du homoj”, kiu verke vere majstras. Persone refoje montras cxion por kio ili estas konataj: Bonegan tekston kun rilato al la reala (cxu esperantista?) vivo, ravigan kantadon kaj melodian rokgitarludadon de Martin, plensonantan bason de Anders kaj drumon kiu estas same malmole batita de Bertil kiel ni mem ofte de la vivo.

Nu bone, kial mi ne nun citas iom de la kantotekstoj kiujn mi tiom sxatas? Tutsimple: Se mi volus mencii cxiun unuopan linion kiu placxis al mi, mi devus skribi la duonan albumon cxi tien! Kaj krome mi pensas ke oni malkovru ilin mem...

Cetere menciendas la bildoj kiujn desegnis Martin Wiese. Ili parte bonege kongruas kun la kantoj, ekzemple bierglaso en kiu legeblas la vorto “konsolo” akompanas “Cxu neniam plu”.

Oni ne sxatos tiun albumon cxar gxi estas simpla facile auxskultebla muziko sed cxar oni estas kormovita de gxi. Oni ne amos la tekstojn cxar ili estas surprize novaj sed cxar ili trafe rakontas pri ajxoj nur tro bone konataj kaj mem spertitaj.

Kore salutas via

DJX Kunar (Gunnar R. Fischer)