Persone

Alia mondo

Amanda havas pli junan fratinon, kiu havas amikinon...

muziko & teksto: Martin

Malplenas mia cxambro, cxar ne cxeestas vi
vi donis novan vivon al la muroj tie cxi
la ebleco enamigxi, mi ne pensis tro pri gxi
sed post disigxo mi komprenas: vi mankos tre al mi

Sed mi estas mem kulpanto de cxi tiu rezultat’
cxar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat’

Mi tro facile falas en la truon de malgxoj’
elgrimpas kaj refalas, sed kredas je venonta foj’
falas ombro de pasinto, mi ne pensas tro pri gxi
sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi

Sed mi estas mem kulpanto de cxi tiu rezultat’
cxar kun malfermitaj okuloj mi iris rekte al sakostrat’
al sakostrat’

Vi vivas en alia mondo
neniel rajtas mi akuzi vin
vi vivas en alia mondo
sed mi ne povis rifuzi vin

Malplenas mia cxambro, cxar ne cxeestas vi
vi donis novan vivon al la muroj tie cxi
vi prizorgas vian mondon, mian mem prizorgos mi
sed fine restos la konstato: vi mankos tre al mi

Vi vivas en alia mondo
neniel rajtas mi akuzi vin
vi vivas en alia mondo
sed mi ne povis rifuzi vin

Vi vivas en alia mondo
neniel rajtas mi akuzi vin
vi vivas en alia mondo
sed mi ne povis rifuzi vin

Post la diskutoj kaj kleraj konsentoj venas simpla reago
am’ estas prunto, ni gxuis, sed venas jam la temp’ por repago

Vi vivas en alia mondo
neniel rajtas mi akuzi vin
vi vivas en alia mondo
sed mi ne povis rifuzi vin