Persone

Amanda

Amanda laboras en pupteatro. Kiam
tempo venas por dezir’, sxi tiras la
fadenojn kaj la pupoj dancas.

teksto: Martin & Bertilo
muziko: Martin

Nun estas jam la tria foj’
Dum tiu cxi semajno nur
Ke iras ni sur sama voj’
Cxu venos ni al mur’

Cxu devas cxiu pasxo
Nin konduki gxis la fin’?
Cxu eblas amikeco
Inter viro kaj virin’?

Amanda!, kion volas vi?
Amanda!, cxu same kiel mi?
Amanda!

Kasxite kreskas mia mir’
Mi estas eble nur stultul’
Kiam tempo venas por disir’
Ni haltas cxe la stratangul’

Vi staras cxi-apude
Mi sopiras al ektusx’
Mi kisas vin survange
Sed neniam sur la busx’

Amanda!...

Mi volas de vi la respondon
Al silenta demando
Kiun mi ne kuragxas demandi al vi
Mi sercxas en viaj okuloj
Kaj en via vocxo

Amanda!...