Persone

Cxu neniam plu

Bertilo insistas, ke estas bluso,
tamen ne en rubuj’...

muziko & teksto: Martin

Mi malfermas la okulojn, jen ankoraux unu tag’
La negxo falas mole, kaj glacias jam la lag’
Malvarmas, kaj mi frostas, sed plej en mia kor’
Min mankas cxiu varmo de kiam vi ekiris for

Cxu neniam plu mi tenos vin...
...en miaj brakoj...

Nun vi kusxas kun alia, li vin tenas kun fier’
Kaj cxiuj miaj revoj kusxas mortaj sur la ter’
Kaj kien ajn mi iras rekondukas cxiu voj’
Mi ne sciis, ke trovigxas tiel multe da malgxoj’

Cxu neniam plu mi tenos vin...
...en miaj brakoj...

Kio estas am’ por vi? - cxu mi devintus scii tion?
Kio estas am’ por vi? - kiel mi scius?
Vi nur iris for de mi - cxu devus mi kompreni tion?
Mi ne volas auxdi pli - cxar mi tro multe faris jam por
vi!

...jes, por vi...

Kaj cxiam dumvespere pasas senespera cxas’
de trinkejo al trinkejo por konsolo en la glas’
Kaj kiam pasxas cxe la pordo, kaj iu venas tien cxi
mi forturnas min kaj timas, ke eble povas esti vi

Cxu neniam plu mi tenos vin...