Persone

Cxu vi pentas?

muziko & teksto: Borje

Cxu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la rekrutad’ vi ja vere vervis
Tiam pensis vi “mi farigxos viro”
Rampis kun fier’ tra la kot’ kaj sxmiro
Ho! kia malbonsxanc’ startas nun milito
Cxu surprizigxas vi? Ha, kia hipokrito!
Nun pafas vi al land’ kie vi jam estis
Jes, vi vizitis gxin, kaj vi tie festis en la I.J.K.

Cxu vi pentas nun ke vi militservis
Dum la bombatak’ vi ja vere nervis
Nun malamikarme’ venas kun impeto
Saltu el la fosajx’ levu bajoneton
Fimalamiksoldat’ frapas vin altere
Lian indulgon nun petas vi sincere
Kaj li retenas sin kvankam li pikontis
Kaj vi rekonas lin, vi lin jam renkontis en la I.J.K.