Persone

De l’ praa tempo gxis la nun’

muziko & teksto: Bertilo

Sxi logxis sub la mar’ profunda de l’ praa tempo gxis la nun’
Levante sian manon alten sxi supreniris al la sun’
Alvenis sxi al mia lando en malproksima nord’
Kvin tagojn antaux somermezo sxi staris cxe la pord’
Mi legis sur la posxta karto: “Hodiaux jam alvenos mi”
Kaj ecx ne estis temp’ ordigi, jam staris sxi sur porda sojl’

Venis kun la sun’, venis kun amor’
venis kun grizaj haroj por mi
Venis kun la sun’, venis kun amor’
venis kun grizaj haroj por mi

Gxi logxis en la korprofundo de l’ praa tempo gxis la nun’
Gxi kreskis dum la tempo nigra kaj supreniris laux la sun’
Alvenis gxi en gxusta tempo al malproksima sud’
Kaj vekis ion plej kasxitan farigxis io pli ol lud’
Mi volis ion sed ne sciis cxu estas revo aux pase’
En la futuron mi forfugxis kun mia nova praide’