Persone

En la spegulo

La sola kantajxo, kiu temas pri la problemoj
de alia homo ol ni. Tamen ankaux cxirkaux ni
flugas pigoj, sed ili estas ukrainaj.

muziko & teksto: Martin

Amiko mia lacas, sed sekretas la kial’
Li ploras dum la nokto, cerbumas dum la tag’
Li tenas la rideton cxiutage en labor’
Kaj diras al neniu pri la sent’ en sia kor’

Sed en la dormocxambro rigardante al spegul’
Li vidas la profundon de la tim’ en la okul’

Helpu min, mi volas for de tiu sento
Vidu min, mi staras sola tie cxi
Respondu min, cxu iam venos la momento
kiam mi vidas la bluan cxielon super mi

Li sidas en silento, apud li senhoma segx’
Li rigardas trafenestre al la falanta negx’
La vivo ne sxangxigxas, gxi persiste iras plu
Ondante tra la tempo kun impet’ en sia flu’

Sed iam li ecx kredis, ke li venis al la fin’
Kiam ploris li felicxe en la brakoj de knabin’

* * *

Li kuras sur la stratoj lumigataj de la lun’
La pensoj cxirkauxflugas kiel pigoj en auxtun’
Cxu devas mi mensogi aux rakonti pri la ver’
Cxu mi agu laux la sentoj, cxu mi fajfu pri fier’

Sed kion ajn mi faras, tamen samas la efik’
Ke cxiukaze faros mi malbonon al amik’

Helpu min...