Persone

Estu cxiam

muziko & teksto: Bertilo

En mia kelo logxas viroj sen vizagx’
Mi ilin vidas nur en la mallumo
Sur la sxtuparo pasas homoj sen kuragx’
Sen kuragx’, sen kuragx’

En koridoro jen spureto: vinbotel’
Ili ne ordigis bone sian cxambron
Mi povus tute bone esti unu el
Unu el, unu el

Estu cxiam cxe mi
Kara restu cxiam apud mi
Estu cxiam kun mi
Kara restu cxiam apud mi
Gxis la fin’, gxis la fin’

Tra la fenestro mi rigardas al la trajn’
Vi povas esti en gxi, sed mi dubas
Mi plu atendas, vi alvenos iam ajn
Iam ajn, iam ajn

Espero estas la vualo de la ver’
Nuboj sen koloro kasxas Sunon
Cxu estas krim’ deziri iom da tener’?
Da tener’, da tener’

Estu cxiam cxe mi
Kara restu cxiam apud mi
Estu cxiam kun mi
Kara restu cxiam apud mi
Gxis la fin’, gxis la fin’

Estu cxiam cxe mi
Kara restu cxiam apud mi
Estu cxiam kun mi
Kara restu cxiam apud mi
Gxis la fin’, gxis la fin’