Persone

Homoj kiel mi

muziko & teksto: Martin

Vi fartas kvazaux hejme
En jena snoba strat’
Vi sentas vin tre grava
En kompleto kaj kravat’
Vi prelegas tre memfide
Pri mon’ kaj politik’
Ne povas vi imagi
Ke kontrauxas la publik’

Pardonu min sinjoro
Pri kiuj vi parolas nun?

Sentauxguloj, klauxnoj, nuloj,
Homoj kiel mi
Strangaj buboj, homaj ruboj,
Homoj kiel mi

Pripensu se vi kredas
Ke ni estas sama spec’
Mi fakte apartenas
Al alia realec’
Kaj antaux kelkaj jaroj
(Kiel bela ironi’)
Mi mem purigis plankojn
Por homoj kiel vi

Pardonu min sinjoro
Pri kiuj vi parolas nun?

Sentauxguloj, klauxnoj, nuloj,
Homoj kiel mi
Strangaj buboj, homaj ruboj,
Homoj kiel mi

Sentauxguloj, klauxnoj, nuloj,
Homoj kiel mi
Strangaj buboj, homaj ruboj,
Homoj kiel mi

Pardonu min sinjoro