Persone

Jen la hor’

muziko & teksto: Bertilo

Matena urbo min brakumas silente
Mi marsxas sola en krepuska malplen’
La kvara horo baldaux igxos la kvina
Libere spiras mi en la friska aer’

Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aux nur gxin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor’!

Neniu vidas min, neniu auxskultas
Mi tre felicxas pro la urba dormem’
Jen haltas mi sur plac’, cxirkauxe rigardas
Kaj vokas al la mond’: amu min! amu min!

Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aux nur gxin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor’!

Responde sonas nur ekoo
El la tuneloj de l’ metroo

Mi staras en la mez’ de tiu cxi mondo
Kaj vivas sur la lim’ de nokto kaj tag’
Tuj kiam la auxror’ aperos cxiele
Mi devos kasxi min de la suna okul’

Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aux nur gxin iom elteni

Se vi nur volas finfine scii
Se vi bezonas kompreni
Kaj se necesas doloron venki
Aux nur gxin iom elteni
Se vi nur volas ekvivi - do:
Jen la hor’!