Persone

Kion ajn

muziko & teksto: Martin

Se vi nur scius pli ol mi
Mi tuj vin petus pri lekci’
Sxiaj okuloj tiel verdas
Estis nur pura akcident’
Ne surprizigxu se mi perdas
Mian lotajxon de prudent’

Amo estas stranga sent’
Kaj nun timas mi de temp’ al temp’
Ke mi povus fari cxion ajn por sxi

Se plu auxdigxus la radi’
Se vin forlasus la raci’
Se vidus vi kion mi vidis
Vi certe ne demandus plu
Kial mi tuj tiel rapidis
Senhezite al la blu’

Amo estas stranga sent’
Kaj nun timas mi de temp’ al temp’
Ke mi povus fari cxion ajn por sxi