Persone
Kvin minutojn antaux sunsubir’
muziko & teksto: Bertilo
Fore en apuda cxambro sonas ies rid’
Sed ne gxenas min - mi simple ignoras gxin
Plu en jena eta cxelo sidas sola mi
Kvin minutojn antaux sunsubir’
Ie en la proksimec’ auxdigxas ies plor’
Ne koncernas min - mi simple dauxrigas gxin
Nur fadeno de mireg’ min ligas al la viv’
Kvin minutojn antaux sunsubir’
Kiom ajn da toler’, kiom ajn da infer’
Kiom ajn da babilo pri cxio krom pri la ver’
Cxiam pli da arog’, cxiam pli da delogo
Cxiam pli da preparo por lasta mensogo
Vojo al la paradiz’ - senspira paraliz’
Jam prezentas sin, mi dume ignoras gxin
Perplekseco, konsternigx’ - jen lasta mia dir’
Kvin minutojn antaux sunsubir’