Persone

La fantoma lum’

muziko & teksto: Bertilo

Jen mi iras sub la cxiel’
Nokte nigra, nenie estas stel’
For Alkoro kaj for Mizar’
For la Granda Ursin’
De l’ momento kiam mi vidis vin
Mi navigas sen la stelar’

Gxi okazis en mondkongres’
Mi ripozis de bruo kaj de stres’
En la kafejo de l’ junular’
Koro kiel glaci’
Sed subite staris vi apud mi
Vi belis plej sen ajna kompar’

La fantoma lum’
Brilis en la nokto kiel sun’
La fantoma lum’
Gxi blindigis min
Frenezigis min
Mi ne povas pensi plu
Mi ne vidas ion ajn krom vi

Sola nokto por sola kor’
En via sin’ forgesigxis la angor’
Trans prudento kaj trans jarar’
Vi min tusxis sen tim’
Sed nun vi estas for en la malproksim’
Mi atendos gxis Januar’

La fantoma lum’
Brilis en la nokto kiel sun’
La fantoma lum’
Gxi blindigis min

La fantoma lum’
Brilis en la nokto kiel sun’
La fantoma lum’
Gxi blindigis min
Frenezigis min
Mi ne povas pensi plu
Mi ne vidas ion ajn krom vi

Jen mi iras sub la cxiel’
Nokte nigra, nenie estas stel’
For Alkoro kaj for Mizar’
For la Granda Ursin’