Persone

La levigxo de la lun’

muziko & teksto: Martin

Estas mi kaptita en amasmalliberej’
Mi estas prizonulo de la tago
Mi ne kuragxas movi min
Cxar en la taga lum’
Montrigxas cxiu mia ago

Cxiu eta movo, cxiu pasxo sur la strat’
Cxiam min observas la okuloj
Kaj kreskas gxis paniko
La malbeno de solec’
Meze de aliaj prizonuloj

Sed je sunomallevigx’
Mi liberigxas de la pun’
Kaj gxuas vian amon
Finfine
Je la levigxo de la lun’

Cxiam cxirkauxstaras min la muroj de malkasx’
Mi estas prizonulo de la tago
Mi ne kuragxas movi min
Cxar en la taga lum’
Montrigxas cxiu mia ago

Sed venos tempo, kiam mi rigardas al la sun’
Kaj vidas gxin proksime al la tero
Kaj tiam mi komprenas ke post ne tro longa temp’
Venos gxojo, venos nun vespero

Cxar je sunomallevigx’...

Kiam la luno brilas tra via fenestro
Li estas la sola kiu rigardas nin
Sed mi bone konas la vizagxon de l’ gxentila noktoestro
Nenion li diros neniel mi timas lin

Cxar je sunomallevigx’...