Persone

Longe for

muziko & teksto: Martin

La suno jxetas lumon al la urba strat’
Finfine la printempo venis
Mi vidas cxion nun en tute nova stat’
kaj gxojas nun cxar mi eltenis

La sento kreskas ke mi estas viva hom’
cxar eblas vivi pli facile
La tuta mondo estas mia propra dom’
La koro batas maltrankvile

por vi, sed vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor’

La verda parko estas nun la renkontej’
same mirinde cxiujare
Dum tia tag’ mi pensas ke mi sxatus plej
nur trinki vinon apudmare

Mi vere sxatas la printempon tie cxi
sed dum la tagoj mi laboras
Kaj kvankam mi amas la amikojn cxirkaux mi
okazas foje ke mi ploras

por vi, cxar vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor’

Tro longe jam atendis mi
sed tamen mi atendos pli

La suno jxetas lumon al la urba strat’
kaj lante la somero venas
sed kvankam cxio estas nun en nova stat’
vi sciu ke mi apartenas

al vi, sed vi estas longe for
Al vi sopiras mia kor’