Persone

Maskobalo

muziko: Martin
teksto: Martin & Bertilo

Bonvenon al la granda maskobalo!

Bonan matenon!
Cxu vi bonfartis en la songx’?
Bonan alvenon!
Al la vera mond’

Jen la realeco
Bancxambre de spegul’
Rigardas vin kompate
Vizagx’ de sentauxgul’

Vi havas taskon
Ne estas tempo por konsol’
Elektu la maskon
Por via hodiauxa rol’

Armita per rideto
Vi iru al konker’
Malantaux gxojtavolo
Kasxigxas la mizer’

Bonvenon al la granda maskobalo!
Miloj da ridetoj el paper’
Nenio estas vero en la halo
Sed aliflanke, kio estas ver’?

Jen la foiro
Kie vendatas cxio ajn
Plena je miro
Gapas vi antaux bril’ kaj sxajn’

Vi kuras en la rondon
De l’ gaja maskular’
Dancanta por forfugxi
De l’ frosto kaj amar’

Bonvenon...