Persone

Mi ne scias

Kelkfoje ecx ni muzikistoj ne konas cxiujn respondojn.

muziko & teksto: Martin

Jam la trinkejo fermigxis, ni iras tra mallumo kaj pluvo
en mia vivo vi sxajnas ankoraux kiel fremda figuro
en via vocxo kasxita dolor’
mi ne respondas, sed turnas min for
kaj silente rigardas al la muro

Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias
Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias

Kaj sur la stratoj malseka asfalto la neonon reflektas
la vojo rektas al hejma protekto, sed la vivo malrektas
pardonu min kara pro mia silent’
sed mi vidis ke ofte turnigxas la vent’
kaj cxiam la mondo malsame aspektas

Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias
Mi ne scias, ne demandu min plu, mi ne scias