Persone

Mia knabino

muziko & teksto: Borje Lund

Sxi ne estas la plej gaja knabin’
Ofte trafas sxin melankoli’
Sxi nek estas la plej bela knabin’
Iom dika estas fakte sxi
Ofte pensas sxi nur pri si mem
Mankas la konsiderem’
Sed sxi estas mia knabino

Sxia virto estas malzorgem’
Cxion tenas sxi en bonmalord’
En diskutoj malgraux kiu tem’
cxiam venas ni al malakord’
Nokte dormas sxi sur mia brak’
Vekas min per ronka krak’

Sed sxi estas mia knabino, mi amas gxuste sxin
Mia knabino, mi amas gxuste sxin

Mia knabino, mi amas gxuste sxin
Mia knabino, mi amas gxuste sxin

Kiu volas konsoli min, kiam mi kore plore lamentas
Kiu povas kompreni min, kiam mi diras kion mi sentas
Kiu emas pardoni min, kiam mi agis stulte kaj pentas
Kiu eltenas min, kiam mi estas nur mi mem

Mia knabino, nur sxi eltenas min
Mia knabino, mi amas gxuste sxin

Mia knabino, mi amas gxuste sxin
Mia knabino, mi amas gxuste sxin