Persone

Mondo aux mi

muziko & teksto: Martin

Lernu de la histori’
Demandoj kreskas el la respondoj
Cxu vi antauxvidis tion cxi?
Jxus falis muroj, nun falas bomboj
Vorto kontraux vorto, viv’ por viv’
Lasas nin kun nigra perspektiv’

Mi ne postulas cxiujn respondojn
Nek la klarigon al cxio cxi
Respondu nur tion: Kiu frenezas?
Cxu la mondo aux mi?

Milionuloj sen kompat’
Nur devus honti, sed fanfaronas
Lasas nin en povra stat’
Jes, nian mondon mi ne rekonas
Vorto kontraux vorto, viv’ por viv’
Lasas nin kun nigra perspektiv’

Mi ne postulas...

Finfine malkonstruis ni la muron
Sed kio estis do la sekva pasx’?
Al cxiu domo sxlosi la seruron
Dividi la popolojn per fosajx’

Mi ne postulas...