Persone

Ne!

muziko & teksto: Martin

Cxu vi revenas nun
Kun brilo de la sun’
Mi pensis ke vi ne memorus min
Kastelo sur la nuboj
Super cxiuj duboj
Vi certas ke mi jam adorus gxin

Kaj cxio estu kiel estis cxiam
Sed ecx pli bone, pli kotone...

Ne! Neniam plu!
Finigxas nun
Cxar mi ne povas
Ne! Neniam plu!
Cxar ekde nun
Mi ne plu volas

Kun mapo al trezoro
Kaj gxemoj de memoro
Vi sxajnas certa ke vi konas min
Vi kantas pri la sorto
Min mankas cxiu vorto
Mi mutas kiam vi admonas min

Ke cxio estu kiel estis cxiam
Sed ecx pli bone, pli prizone...

Ne! Neniam plu!
Finigxas nun
Cxar mi ne povas
Ne! Neniam plu!
Cxar ekde nun
Mi ne plu volas