Persone

Patro nia

muziko & teksto: Martin

Patro nia en cxielo
Sur la alta dia tron’
Kiel strange vi distingas
Inter virto kaj malbon’

Mi nur estas simpla homo
Tial mi demandas vin
Kial malpermesi tion,
kio nur gajigas nin?

Laux skribajxoj vi elauxdas
Pregxon de sincera hom’
Kaj etendas vian manon
Sankta estu via nom’

Sed malsataj kiuj kredis
Je la etendita man’
Pregxis vane dum jarmiloj
Nur por cxiutaga pan’

De la sangaj batalkampoj
Tra la fumo kaj la fulg’
Vane kriis milionoj
Por kompato kaj indulg’

Pardonindas vi sinjoro
Nur pro unu bona trajt’
Nome via neekzisto
Gxi ja estas dia rajt’