Persone

Perloj sur la ter’

muziko & teksto: Bertilo

Ocean’ - nin disigas kaj kunligas
Etendita man’ - sen enhavo

Vortovan’ - sentoj trompas, sentoj rompas
Korojn - sur ekran’ - lasta savo

Unison’ - vocxoj rauxkaj, adiaux’ kaj
Skribo per krajon’ - la adreso

En vagon’ - reracio post ebrio
Petoj kaj admon’ - gxis forgeso

Ni estas perloj sur la ter’
Ni estas cindro en aer’
Ni estas frosto en maten’ sur la fenestro

Vi estas cindro sur la ter’
Vi estas perloj en aer’
Kaj la silento en malplen’ post longa festo

Rendevu’ - kun neniu estas ni
Unika kontribu’ - al la listo

Evolu’ - esti sola kaj malmola
Kiel la statuo de Kristo

Ni estas perloj sur la ter’
Ni estas cindro en aer’
Ni estas frosto en maten’ sur la fenestro

Vi estas cindro sur la ter’
Vi estas perloj en aer’
Kaj la silento en malplen’ post longa festo