Persone

Portanto de la lum’

muziko: Martin
teksto: Martin & Bertilo

Vi amis knabinojn, ne timis pri amor’
La vivon plengxuis per via tuta kor’
Elektrajn gitarojn kun lauxta rokmuzik’
vi sxatis, mi scias, vi estis ja amik’

Kio okazis al la filo de la nord’
Cxu provas vi eskapi de la Dia pun’
Mi ludas la gitaron kaj mi pensas laux malord’
Vi ne nomu min portanto de la lum’

Vi sercxis la veron, vi legis cxion ajn
Nun trovis vi ion, sed estas gxi nur sxajn’
Lumturo sur pinto misgvidis milojn jam
Por karmo plej pura ne decas anagram’

Mi sxatas ja lumon de l’ suno kaj l’ anim’
sed ne la mislumon de via profetin’
Vekigxu kaj fugxu de tiu fipregxej’
Revenu al tio, kion vi sxatas plej