Persone

Revoj

muziko & teksto: Martin

Pluva Aprilo, sankta evento
Cerba trankvilo, falo sen pento

Ho kara, pluveto en via harar’
La birdkantad’
Kaj la gitar’

Revoj - Falu surteren
Amo - Iru inferen!

Kontraux avertoj, kanto kaj rido
Firmaj asertoj, sendauxra valido

Vi prenis min por unu foj’
Por eta lud’
Por kurta gxoj’

Revoj...

Kio okazis?
Cxu vero aux fantazi’, eterno aux sekund’?
Venu rakonti
Renkontu min en la nokto sur fragila grund’

Kaj prenu min por unu foj’
Por ajna kauxz’
Por kurta gxoj’

Revoj...