Persone

Se la cerbo volas

muziko & teksto: Martin

Mi alvenis gxustatempe
Por la granda sensaci’
Steloj brilis firmamente
Kiam sxi sidigxis apud mi
Kaj sxi diris: Cxu vi sentas la miraklon de progres’?
Ni lin cxiuj povas sekvi, kaj mi diris: Certe jes

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la tempo suficxas
Kaj gxusta vento blovas

Post cxiela promenado
Sxi revenis al la ter’
Por matenmangx’ kun marmelado
Kaj prudenta malaper’
Kaj sxi diris: Nun ni iru cxiam supren kaj sen cxes’
Ni atingos ajnan celon. Kaj mi diris: Certe jes

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la tempo suficxas
Kaj gxusta vento blovas

Cxu ni sxargu niajn cxakrojn en etera katedral’
Cxu ni flugu Siriusen sur delfeno de kristal’

Se la cerbo volas
Se la korpo povas
Se la mono suficxas
Kaj gxusta vento blovas