Persone

Tute sekura

muziko & teksto: Borje Lund

Vi diris ke gxi estas tute sekura (tute sekura)
ke gxia energio estas tute pura (tute pura)
Montrigxis ke gxi estas tamen plej terura
Por ni suficxas akcidento ununura

Vi diris ke gxi donos vaton kaj volton (amperforton)
ke la masxin’ ne povas perdi ecx bolton (ecx ne bolton)
Mi nun demandas min cxu estas vi adolto?
Post certa tempo ni ricevos strangan rikolton

Kia pomp’
Kia tromp’
Vi promesis kaj asertis, sed la sekvojn vi ankoraux ne spertis
Kia pomp’
Kia tromp’
La riskegojn vi neglektis, sed la spertojn vi ankoraux ne sekvis

En Harisburg’ okazis preskaux nenio (tute lauxplane)
Cetere estas longe for de Svedio (fore lontane)
En Cxernobilo jxus misiris certa radio
Kaj ekde nun ni kutimigxas al cezio