Persone

Vortoj

muziko & teksto: Martin

Vortoj, vortoj
El via busx’
Tien, reen
Per tiro kaj pusx’
Kelkaj monatoj forpasis
De l’ rugxa auxtun’
Ni cxiuj kredis je nova auxroro
Sed nun...

Cxu tenus vin plu la kred’
Dum la mondo disfalas?
Cxu fumo de cigared’
Panikon vualas?

Vortoj, vortoj
Mi ne povas plu
Lasu nin fali
Al nigra tru’
Kaj eble en granda kaoso
Dum eta sekund’
Ni trovos ripozon, rifugxon
De l’ pensa inund’

Cxu tenus vin...

Cxu tenus vin...

Cxu tusxus nin la susur’
Se la cerbo eksplodas?
Cxu logus nin la futur’?
Futuro eksmodas