PMEG

40. Gramatiko en la Fundamento

La libro Fundamento de Esperanto estas la bazo de Esperanto. Gxi enhavas cxapitron kun la nomo Fundamenta Gramatiko de la Lingvo Esperanto en Kvin Lingvoj. Tiu cxapitro enhavas la famajn 16 regulojn. Estas ofta miskompreno, ke Esperanto havas nur 16 regulojn. Fakte la nombro de reguloj estas multege pli granda. Ecx estas 17 reguloj jam en la Fundamenta Gramatiko, cxar gxi komencigxas per instruo pri la alfabeto, kiu ne estas numerita. Krome en la parto Ekzercaro trovigxas pli da reguloj, kaj per rektaj instruoj, kaj per ekzemploj.

La Fundamenta Gramatiko estas tamen la plej grava gramatika regularo de Esperanto. Gxi estas la bazo de cxiuj aliaj reguloj. La teksto povas tamen en kelkaj lokoj sxajni konfuzita el vidpunkto de moderna lingvoscienco. Oni memoru, ke la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradicia stilo, kaj tute el Euxropa vidpunkto. Por gxuste kompreni la tekston oni ne nur devas havi gxeneralajn sciojn pri Euxropaj lingvoj, sed oni devas ankaux konsideri, ke la tiutempa lingvoscienco estis malpli evoluinta ol la nuntempa. Oni devas kompreni la regulojn laux la tiutempa stilo de klarigoj. Por gxuste kompreni estas ofte absolute necese kompari kun la praktikaj ekzemploj en la Ekzercaro. Oni nepre ne provu legi la regulojn kiel matematikecan aux logikecan sistemon de aksiomoj, cxar tiel ili ne estis verkitaj.

La Fundamenta Gramatiko en la Fundamento estas en la lingvoj Franca, Angla, Germana, Rusa kaj Pola, sed ne en Esperanto. En la libro Fundamenta Krestomatio trovigxas Esperanta versio (p. 239-241), sed tiu versio, kvankam grava, ne estas oficiala legxodona versio, kiel la versioj en la Fundamento.

La kvin nacilingvaj versioj ne estas tute samaj. En iuj versioj trovigxas aferoj, kiuj mankas en aliaj. La Esperanta versio, kiu sekvas cxi-poste, estas kunmetajxo de la kvin nacilingvaj tekstoj. Gxi enhavas cxiujn regulojn, reguletojn, komentojn kaj ekzemplojn de cxiuj kvin versioj de la Fundamenta Gramatiko, krom la instruoj pri elparolo, kiuj estas cxi tie forlasitaj. La vortelekto estas grandparte bazita sur la Esperanta versio en la Fundamenta Krestomatio. La nacilingvaj versioj enhavas ankaux nacilingvajn tradukojn de Esperantaj ekzemploj. Tiuj estas forigitaj krom en du lokoj (reguloj 3 kaj 16).

Por tiuj, kiuj volas detale studi la diferencojn inter la kvin versioj, ekzistas en la nauxa kaj deka eldonoj de la Fundamento aldonajxo nomata Kompara Teksto de la Kvinlingva Fundamenta Gramatiko. Tie estas detale montrite, kio trovigxas en kiu versio. Oni ankaux povas legi la Fundamenton en la Reto.

Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko «

GRAMATIKO «

A) ALFABETO «

A a, B b, C c, CX cx, D d, E e, F f, G g, GX gx, H h, HX hx, I i, J j, JX jx, K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r, S s, SX sx, T t, U u, UX ux (uzata en diftongoj), V v, Z z.

Rimarko 1: La litero ux estas uzata nur post vokaloj.

Rimarko 2: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn cx, gx, hx, jx, sx, ux, povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

B) PARTOJ DE PAROLO «

1. Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita, la, egala por cxiuj genroj, kazoj kaj nombroj.

Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la Germana, Franca kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas malfacilajxon, povas tute gxin ne uzi.

2. Substantivoj estas formataj per aldono de o al la radiko. Por la formado de la pluralo oni aldonas la finigxon j al la singularo. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita o estas la nominativo, la akuzativo aldonas n post la o. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj: la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo (ablativo) per per, aux aliaj prepozicioj laux la senco. Ekz. radiko patr, la patr|o, al la patr|o, de la patr|o, la patr|o|n, por la patr|o, kun la patr|o, la patr|o|j, la patr|o|j|n, per la patr|o|j, por la patr|o|j.

3. Adjektivoj estas formataj per aldono de a al la radiko. Kazoj kaj nombroj kiel cxe substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto pli, la superlativo per plej. Post la komparativo la vorto “que” (France), “than” (Angle), “als” (Germane), “чѣмъ” (Ruse), “niż” (Pole) tradukigxas per ol, kaj post la superlativo la vorto “de” (France) tradukigxas per el. Ekz. pli blank|a ol negx|o; mi hav|as la plej bel|a|n patr|in|o|n el cxiu|j; mi hav|as la plej bon|a|n patr|in|o|n.

4. La bazaj numeraloj (ne deklinaciataj) estas: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naux (9), dek (10), cent (100), mil (1000). La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la ordaj numeraloj oni aldonas la adjektivan finigxon a; por la multiplikaj – la sufikson obl; por la frakciaj – on; por la kolektivaj – op; por la distribuaj – la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj substantivaj kaj adverbaj. Ekz. kvin|cent tri|dek tri (533); kvar|a, unu|a, du|a; unu|o, cent|o; sep|e, unu|e, du|e; tri|obl|a; kvar|on|o, du|on|o; du|op|e, kvar|op|e; po kvin.

5. La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, sxi, gxi (por bestoj aux ajxoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo). Pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la adjektiva finigxo a. La deklinacio de la pronomoj estas kiel cxe substantivoj. Ekz. mi|n, mi|a, la vi|a|j.

6. Verbo ne estas sxangxata laux personoj nek nombroj; ekz. mi far|as, la patr|o far|as, ili far|as.

Verbaj formoj: «

  • a) La tempo prezenca finigxas per as; ekz. mi far|as.

  • b) La tempo preterita per is: vi far|is, li far|is.

  • c) La tempo futura per os: ili far|os.

  • cx) La modo kondicionala per us: sxi far|us.

  • d) La modo imperativa per u: far|u, ni far|u.

  • e) La modo infinitiva per i: far|i.

Participoj (kaj gerundioj):

Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aux adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aux adverba.

  • f) La participo aktiva prezenca finigxas per ant: far|ant|a, far|ant|e.

  • g) La participo aktiva preterita per int: far|int|a, far|int|e.

  • gx) La participo aktiva futura per ont: far|ont|a, far|ont|e.

  • h) La participo pasiva prezenca per at: far|at|a, far|at|e.

  • hx) La participo pasiva preterita per it: far|it|a, far|it|e.

  • i) La participo pasiva futura per ot: far|ot|a, far|ot|e.

Cxiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aux preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio cxe la pasivo estas de. Ekz. sxi est|as am|at|a de cxiu|j (participo prezenca: la afero farigxas); la pord|o est|as ferm|it|a (participo preterita: la afero jam estas farita).

7. Adverboj estas formataj per aldono de e al la radiko. Gradoj de komparado estas la samaj kiel cxe adjektivoj. Ekz. mi|a frat|o pli bon|e kant|as ol mi.

8. Cxiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon.

C) GXENERALAJ REGULOJ «

9. Cxiu vorto estas legata, kiel gxi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.

10. La akcento estas cxiam sur la antauxlasta silabo.

11. Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la cxefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (|)1. La gramatikaj finigxoj estas rigardataj ankaux kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor|sxip|o estas formita de: vapor, sxip kaj o (finigxo de la substantivo).

1. En leteroj kaj verkoj destinitaj por personoj jam povosciantaj la internacian lingvon, la streketoj inter la partoj de la vortoj ne estas uzataj. Ili celas ebligi al cxiuj facile trovi en la vortaro la gxustan sencon de cxiu el la elementoj de la vorto kaj tiel ricevi gxian plenan signifon, sen ia ajn antauxa studo de la gramatiko.

12. Se en frazo estas alia nea vorto, la vorto ne estas forlasata. Ekz. mi neniam vid|is, mi nenio|n vid|is.

13. En frazoj respondantaj al la demando “kien”, la vortoj ricevas la finigxon de la akuzativo. Ekz. kie vi est|as?, tie (en tiu loko); kie|n vi ir|as?, tie|n (al tiu loko), mi ir|as Pariz|o|n, London|o|n, Varsovi|o|n, dom|o|n.

14. Cxiu prepozicio havas en Esperanto difinitan kaj konstantan signifon, kiu fiksas gxian uzon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kiun prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu ne havas memstaran signifon; ekz. gxoj|i je tio, rid|i je tio, enu|o je la patr|uj|o, mal|san|a je la okul|o|j.

La klareco neniel suferas pro tio, cxar en cxiuj lingvoj oni uzas en tiaj okazoj iun ajn prepozicion, se nur la uzado donis al gxi sankcion; en la internacia lingvo cxiam estas uzata en similaj okazoj nur la prepozicio je.

Anstataux la prepozicio je oni povas ankaux uzi la akuzativon sen prepozicio, se oni timas nenian dusencajxon.

15. La tiel nomataj vortoj “fremdaj”, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen sxangxo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finigxojn de tiu cxi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed cxe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi sensxangxe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivajxojn el tiu cxi lasta laux la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrical|a), k.t.p.

16. La finigxo o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje forlasataj kaj anstatauxataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Sxiller’ (Schiller) anstataux Sxiller|o; de l’ mond|o anstataux de la mond|o; dom’ anstataux dom|o.

Gramatikaj instruoj en la Fundamenta Ekzercaro «

  • Nomoj de la literoj: a, bo, co, cxo, do, e, fo, go, gxo, ho, hxo, i, jo, jxo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, sxo, to, u, uxo, vo, zo.FE.1

  • Anstataux “ci” oni uzas ordinare “vi”.FE.16

  • La artikolo “la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aux objektoj konataj. Gxia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aux poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, cxar gxi estas oportuna sed ne necesa. Anstataux “la” oni povas ankaux diri “l’” (sed nur post prepozicio, kiu finigxas per vokalo).FE.27

  • Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aux la klareco postulas, oni povas ankaux preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun gxia gramatika finigxo. Ekzemploj: skribtablo aux skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu dauxras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporsxipo (= sxipo, kiu sin movas per vaporo); matenmangxi, tagmangxi, vespermangxi; abonpago (= pago por la abono).FE.27

  • Cxiuj prepozicioj per si mem postulas cxiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kauxzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon “n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaux diras: “la birdo flugis en la gxardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj “gxardenon”, “tablon” staras tie cxi en akuzativo ne cxar la prepozicioj “en” kaj “sur” tion cxi postulas, sed nur cxar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antauxe en la gxardeno aux sur la tablo kaj tie flugis, sed ke gxi de alia loko flugis al la gxardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la gxardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finigxon “n” tute egale cxu ia prepozicio starus aux ne. – Morgaux mi veturos Parizon (aux en Parizon).FE.28

  • Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion “je”. Sed estas bone uzadi la vorton “je” kiel eble pli malofte. Anstataux la vorto “je” ni povas ankaux uzi akuzativon sen prepozicio. – Mi ridas je lia naiveco (aux mi ridas pro lia naiveco, aux: mi ridas lian naivecon). – Je la lasta fojo mi vidas lin cxe vi (aux: la lastan fojon). – Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. – Mi sopiras je mia perdita felicxo (aux: mian perditan felicxon). – El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, cxu gxi postulas post si la akuzativon (t. e. cxu gxi estas aktiva) aux ne, ni povas cxiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataux “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion cxi malpermesas; ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri cxiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.FE.29

  • Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. – La montritajn naux vortojn ni konsilas bone ellerni, cxar el ili cxiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon “k”, ni ricevas vortojn demandajn aux rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon “t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon “cx”, ni ricevas vortojn komunajn: cxia, cxial, cxiam, cxie, cxiel, cxies, cxio, cxiom, cxiu. Aldonante la prefikson “nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton “cxi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu cxi (aux cxi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie cxi aux cxi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton “ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, cxiama, kioma, tiea, cxi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu).FE.30

  • Glaso de vino estas glaso, en kiu antauxe sin trovis vino, aux kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. – Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kusxis sur drapo, aux kiu estas uzata por drapo).FE.32

  • “Da” post ia vorto montras, ke tiu cxi vorto havas signifon de mezuro.FE.32

  • La sufikso “um” ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun “um” oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. – Mi volonte plenumis lian deziron.FE.42