 PMEG 2024
PMEG 2024
14.1.1. Tabelvortoj je E
| kie | en kiu loko | 
|---|---|
| tie | en tiu loko | 
| ie | en iu loko | 
| cxie | en cxiu loko | 
| nenie | en neniu loko | 
Kie «
- Kie estas la libro kaj la krajono?FE.6 = En kiu loko estas la libro ... Demanda kie. 
- – Kie estas la trancxiloj? – Ili kusxas sur la tablo.FE.16 = En kiu loko estas ... Demanda kie. 
- Mi montris al la infano, kie kusxas gxia pupo.FE.18 Kie en demanda subfrazo. 
- Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron.PE.995 Kie en demanda subfrazo. 
- Mi volis resti tie, kie mi estis.FA3.135 Rilata kie. 
- Kie fumo levigxas, tie fajro trovigxas.PE.399 Rilata kie. 
Tie «
- En la kastelo estis granda societo, tie trovigxis multe da gastoj el la cxirkauxajxo.FA3.49 = ..., en tiu loko (en la kastelo) trovigxis ... 
- La plafono tie estis malalta.M.105 = La plafono en tiu loko estis malalta. 
- Sxtelisto sxteliston evitas, cxar li tie ne profitas.PE.316 Tie = cxe sxtelisto. 
- Se li scius, ke mi estas tie cxi, li tuj venus al mi.FE.20 = ... estas en tiu cxi loko proksime de mi, li tuj ... Pri cxi vidu cxi-poste. 
- Li demandis sxin, kion sxi faras tie cxi tute sola.FE.21 
- Mi restas tie cxi laux la ordono de mia estro.FE.26 
- Tie kaj tie en la arbaro logxas homoj. Tie kaj tie aux tie kaj cxi tie (aux simile) = “en kelkaj disaj lokoj”. 
Iafoje kiam cxeestas rilata kie-subfrazo, tie povas esti forlasata.
Ie «
- Cxu vi logxas ie? = Cxu vi logxas en iu loko? 
- Certe gxi trovigxas ie cxi tie, tion mi scias. 
Cxie «
- Cxie estas varme, sed hejme plej cxarme.PE.536 = En cxiu loko estas ... 
- Kion mem mi faras, tion cxie mi flaras.PE.308 
- Cxie, kien mi venas, trovigxas ia malbonajxo, kiu premas la koron.FA1.144 
- Nun cxie regis gxojo.FA1.79 
Nenie «
- Nenie mi havis tian bonan akcepton.Rz.80 = En neniu loko mi havis ... 
- Pli bela regxidino ol sxi trovigxis nenie en la mondo.FA1.162 
- Kiu kutimis cxion jugxi, nenie povas rifugxi.PE.1078 
Lokaj tabelvortoj kun rolvortetoj «
Oni povas aldoni rolvortetojn al lokaj tabelvortoj por montri movigxon k.s.:
- Sonorado al li venas, sed de kie – li ne komprenas.PE.978 = ... sed de kiu loko ... 
- For de tie cxi!FE.26 = Iru for ... 
- Ho, se vi estus malproksime de cxi tie!FA2.37 
- El kie vi estas?FA2.37 = El kiu loko ... 
- Cxiuj sociaj klasoj, agxoj, nacioj pusxigxas tie, tra kie mi intencis iri.M.39 
- Se la pordo de la gxardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri.BV.77 
Direktaj tabelvortoj «
Post lokaj tabelvortoj oni povas meti N-finajxon por montri direkton:
| kien | al kiu(j) loko(j), en kiu(j) direkto(j) | 
|---|---|
| tien | al tiu(j) loko(j), en tiu(j) direkto(j) | 
| ien | al iu(j) loko(j), en iu(j) direkto(j) | 
| cxien | al cxiu(j) loko(j), en cxiu(j) direkto(j) | 
| nenien | al neniu(j) loko(j), en neniu(j) direkto(j) | 
- Kien vi iras? – Mi iras en la gxardenon.FE.26 
- Kien vi vin turnos, cxie malbone.PE.215 
- Fadeno iras, kien kudrilo gxin tiras.PE.1024 
- Rigardu tien cxi.BV.79 
- Kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis necese.Gm.58 
- Kiam mi, la sonorilo [...], svingigxadis tien kaj reen, mi povus frakasi al li la frunton.FA4.69 
- La malvivan korpon li ien trenis for.H.113 
- La infano [...] turnadis cxien la okulojn, en kiuj vidigxis miro kaj timo.M.7 
- Mi nenien plu iros hodiaux.M.128 
Vortfarado «
- Tiea, cxi-tieaFE.30, cxiea k.t.p. = “trovigxanta tie, cxi tie, cxie” k.t.p.: Cxiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri gxi la plej agrablan kaj plej entuziasman memoron.OV.373 Kiel urbestro de la cxi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu nenia premado.Rz.29 La cxiea pluvo detruis nian vojagxon.