PMEG 2023

31.7.1. Povi

Povi montras agon aux staton, kiu estas ebla por la subjekto, cxu pro kapablo, lerteco, forteco, potenco de la subjekto, cxu pro la cirkonstancoj, cxu pro rajto aux permeso. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.

Tio, kio estas ebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Povi kaj la I-verbo havas cxiam la saman subjekton:

  • Du homoj povas pli multe fari ol unu.FE.12

  • Cxiu, kiu sxin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon.FE.11

  • En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.FE.42

  • Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.FE.31

  • El la diritaj vortoj ni povas ankoraux fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finigxoj kaj aliaj vortoj.FE.30

  • Hodiaux en la nokto povas ja fali hajlo kaj cxion forbati.Rt.80

  • Povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin.FA2.94 La ke-frazo estas subjekto de povas.

  • Sxi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide.FA2.60

Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:

  • Mi faros cxion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon.M.36...kion mi povos fari...

  • Kion oni volas, tion oni povas.PE.299...tion oni povas fari.

  • Li rapidis, kiel li nur povis.FA2.12...kiel li nur povis rapidi.

  • Kiu devas, tiu povas.PE.213 Mankas tio, kion oni povas fari, cxar temas pri povo rilate al cxia ajn ago.

Se oni volas montri klare la kauxzon de la eblo, oni uzu kapabli, rajti, esti eble, esti permesite k.t.p., sed plej ofte povi suficxas.

Noto: Multfoje oni provis enkonduki la superfluan verbon *darfi*° ≈ “rajti”, sed cxiam vane. Gxi neniam farigxis Esperanta vorto. Ne uzu gxin.