PMEG 2024
27.3.1. I-verboj kune kun povi, devi kaj voli
I-verbo tre ofte dependas de unu el la tri verboj povi, devi kaj voli. La I-verbo montras, al kia ago rilatas la povo, devo aux volo. La subjekto de la cxefverbo kaj la senca subjekto de la I-verbo estas cxiam la sama:
Li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo.FE.31
Mi volas diri al vi la veron.FE.24
Mi devas fari al vi donacon.FE.15
Li ne povas trairi tra nia mallargxa pordo.FE.33
Mi ne volas malhelpi vian gxojon.FA1.73
Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni.FE.31
Ne! tiel dauxri ne povas! tiel cxiam esti ne devas!M.117 Cxi tia vortordo estas ekstreme malofta. Normale la I-verbo staras post povi, devi aux voli.
Vi malcxastis kun la filoj de Asirio, ne povante satigxi.Jhx.16 Cxi tie satigxi rolas kiel objekto de la participo povante, kiu estas farita el la verbo povi.
Ili prezentas la nombron de tricent mil viroj elektitaj, povantaj iri en militon kaj teni lancon kaj sxildon.Kr2.25Du I-verboj rolas kiel rektaj objektoj de unu sama participo.
Principe I-verbo, kiu dependas de povi, devi aux voli, estas rekta objekto de tiu verbo. Cxe voli oni uzas ankaux ordinarajn O-vortojn kiel rektan objekton: La Kongreso tiam ne volis tiun projekton.OV.392 La ebloj uzi rektan objekton de la verboj devi kaj povi estas tamen tre limigitaj. Oni neniam uzas cxe ili ordinaran O-vorton kiel objekton: *Li povas dancadon.* / *Mia fratineto devas endormigxon.* Oni cxiam uzas en tiaj okazoj I-verban formon: Li povas danci. / Mia fratineto devas endormigxi. Sed oni ja uzas tabelvortojn je O kiel rektan objekton de devi kaj povi: Se mi povas lin kisi, vi ankaux tion povas.FA2.19 Plej ofte oni tamen uzas en tiaj okazoj O-tabelvorton kun la verbo fari: Oni povas tion fari.FA3.55 Krome oni neniam kreas pasivajn formojn de frazoj, en kiuj la cxefverbo estas povi, devi aux voli, kaj en kiuj la rekta objekto estas I-verbo.