PMEG 2023

16.5. Vortostumpoj

Iafoje, precipe en skriba lingvajxo, oni uzas kaj aux alian kunligan vorteton por ligi du aux pli da partoj de kunmetita vorto por mallongigi frazon:

  • Ili en- kaj el-iris tre rapide.Ili eniris kaj eliris tre rapide.

  • Tio estas kombinita mangxajx- kaj gazet-vendejo....mangxajxvendejo kaj gazetvendejo.

  • Li faris multajn erarojn: skrib-, leg- kaj pens-erarojn....skriberarojn, legerarojn kaj penserarojn.

  • Tute mankas sub-tasoj kaj -teleroj....subtasoj kaj subteleroj.

  • Tio estas mangxajx- aux gazet-vendejo....mangxajxvendejo aux gazetvendejo.

  • Tio estas mangxajx-, sed ankaux gazet-vendejo....mangxajxvendejo, sed ankaux gazetvendejo.

Cxi tiaj frazoj estas suficxe nenaturaj. Gxenerale ili estas malkonsilindaj, precipe kiam ili enhavas vortostumpojn sen finajxoj, kio normale ne estas ebla en Esperanto. Cxu ekz. mangxajx- estas unu vorto? Kiel akcenti gxin? Cxu sur la antauxlastan vokalon: mángxajx-, aux sur la lastan vokalon kontraux la reguloj pri akcento: mangxájx-? Oni prefere uzu aliajn rimedojn mallongigi, ekz. jene:

  • Ili iris en la domon kaj el gxi tre rapide.

  • Tio estas kombinita mangxajxa kaj gazeta vendejo.

  • Li faris multajn erarojn skribajn, legajn kaj pensajn.

  • Tio estas vendejo de mangxajxoj, sed ankaux de gazetoj.