PMEG 2023

4.1. Bazaj reguloj por O-vortoj

Vorton kun la finajxo O oni nomas O-vorto. O-vortoj rolas precipe kiel subjekto kaj objekto, sed ili povas roli en multaj aliaj manieroj.

O-vortoj estas nomoj de aferoj, konkretajxoj, abstraktajxoj, homoj, bestoj, fenomenoj, agoj, kvalitoj, specoj, individuoj k.t.p.:

  • tablo = nomo de konkretajxo

  • hundo = nomo de bestospeco

  • sagxo = nomo de kvalito

  • amo = nomo de sento

  • kuro = nomo de ago

  • martelado = nomo de agado

  • Petro = nomo de persono

  • Berlino = nomo de urbo

Post O-finajxo povas sekvi J-finajxo por multe-nombro, kaj N-finajxo por frazrolo. Oni ankaux povas meti ambaux, sed cxiam J antaux N:

tablotablojtablontablojn
hundohundojhundonhundojn
kurokurojkuronkurojn

Oni povas anstatauxigi la finajxon O per apostrofo, sed nur kiam ne sekvas J aux N: hund’hundo, sagx’sagxo, am’amo, kur’kuro, Berlin’Berlino.

Legu ankaux pri O-vortaj frazpartoj, kaj pri propraj nomoj.