PMEG 2023

28.4.1. Kunmetitaj verboformoj aktivaj

Kunmetitaj ANT-formoj «

  • Li estas leganta libron. Lia legado de libro dauxras nun.

  • Li estis leganta libron. Lia legado de libro dauxris tiam.

  • Li estos leganta libron. Lia legado de libro dauxros tiam.

  • Li estus leganta libron, se... Lia legado de libro dauxrus, se...

  • Li estu leganta libron. Lia legado de libro dauxru.

  • Li volas esti leganta libron. Li volas, ke lia legado de libro dauxru.

  • Gxis tiu tago cxiufoje, kiam sxi estis revenanta hejmen, sxi cxiam rapide kuradis sur la sxtuparo.M.192 Sxi kuradis dum la revenado ankoraux dauxris, ne antauxe, ne poste, sed precize dume.

Kunmetitaj INT-formoj «

  • Li estas leginta libron. Lia legado de libro estas nun pasinta afero.

  • Li estis leginta libron. Lia legado de libro estis tiam jam pasinta afero.

  • Li estos leginta libron. Lia legado de libro estos en tiu venonta tempo jam pasinta afero.

  • Li estus leginta libron, se... Lia legado de libro estus pasinta afero, se...

  • Li estu leginta libron. Lia legado de libro estu pasinta afero.

  • Li volas esti leginta libron. Li volas, ke lia legado de libro estu pasinta afero.

  • La akvo de Nilo estis retirigxinta, la tuta fluejo estis plena de ranoj kaj prezentis por la cikonia familio la plej belan vidajxon en cxi tiu lando.FA4.29La akvo de Nilo jam antauxe retirigxis...

Kunmetitaj ONT-formoj «

  • Li estas legonta libron. Li estas nun preparita por posta (baldauxa) legado de libro.

  • Li estis legonta libron. Li estis tiam preparita por posta (baldauxa) legado de libro.

  • Li estos legonta libron. Li estos tiam preparita por posta (baldauxa) legado de libro.

  • Li estus legonta libron, se... Li estus preparita por posta (baldauxa) legado de libro, se...

  • Li estu legonta libron. Li estu preparita por posta (baldauxa) legado de libro.

  • Li volas esti legonta libron. Li volas, ke li estu preparita por posta (baldauxa) legado de libro.

  • Lia bela juna filino, kiu en cigna vesto flugis trans landojn kaj marojn malproksime norden, estis neniam revenonta. “Sxi mortis kaj malaperis!”FA4.30 Ne ekzistis espero, ke sxi poste revenos.

Alternativoj al kunmetitaj formoj «

La kunmetitaj ANT-formoj tre malofte estas bezonataj. Ili emfaze montras, ke io estas dauxra, kiam io alia okazas:

  • Dum ili estis irantaj kaj parolantaj, subite aperis fajra cxaro kaj fajraj cxevaloj kaj disigis ilin.Rgx2.2 La apero de la cxaro kaj cxevaloj okazis, kiam ankoraux dauxris la irado kaj parolado.

Normale tamen suficxas simplaj verboj. Okaze oni povas uzi (gxuste) tiam por akcenti samtempecon:

  • Ni pri tiu sinjoro kaj reganto revas cxiun vesperon, kiam en la cxielo la luno lumas aux la steloj brilas.M.2 Ne necesas diri estas revantaj, estas lumantaj aux estas brilantaj.

  • Kiam vi telefonis al mi, mi estis mangxanta. Aux: Kiam vi telefonis al mi, gxuste tiam mi mangxis.

La kunmetitaj INT-formoj estas pli ofte bezonataj. Ili povas esti utilaj por montri, ke ago okazis antaux alia. Ofte la kunteksto tamen tion montras suficxe bone. Je bezono esprimoj kun jam, antauxe, jxus, post kiam aux antaux ol povas helpi:

  • Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antauxe diris al mi la veron (aux li estis dirinta al mi la veron).FE.24

  • Kiam vi venos al mi, li jam antauxe diros al mi la veron (aux li estos dirinta al mi la veron; aux antaux ol vi venos al mi, li diros al mi la veron).FE.24

  • Mi ne farus la eraron, se li antauxe dirus al mi la veron (aux se li estus dirinta al mi la veron).FE.24

  • Kiam mia patro venos, diru al mi antauxe la veron (aux estu dirinta al mi la veron).FE.24

  • Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aux mi volas esti dirinta la veron).FE.24

  • Kiam mi venis, li jxus foriris (aux estis foririnta).

Oni atentu, ke jam ne cxiam suficxas por montri antauxtempecon: Ili jam mangxis, kiam mi alvenis.Ili jam komencis mangxi (estis mangxantaj)... aux Ili jam finis mangxi (estis mangxintaj)... Se jam ne estas suficxe klara, oni uzu (jam) antauxe.

La finajxo US estas tempe neuxtrala: Estus pli bone, se mia patrino min ne naskus.H.77...se mia patrino min ne estus naskinta. Multaj tamen hezitas uzi simplajn US-verbojn por pasinta tempo, ecx kiam la kunteksto klare montras la tempon. Ili preferas uzi kunmetitajn formojn kun INT-participo: Mi estus leginta la artikolon hieraux, se mi estus sciinta, ke gxi estas tiel bona. En la frazo cxeestas la vorto hieraux, kiu klare montras pasintan tempon. Tial oni povas diri simple: Mi legus la artikolon hieraux, se mi scius, ke gxi estas tiel bona.

La kunmetitaj ONT-formoj estas uzeblaj por montri baldauxan aux intencan agon. Ankaux baldaux kaj diversaj verboj povas tion montri, ofte pli klare:

  • Lia edzino estas naskonta infanon.Lia edzino baldaux naskos infanon.

  • Ni estis veturontaj al la kongreso, sed pro mia malsano devis resti hejme.Ni intencis (planis, volis, estis pretaj por...) veturi al la kongreso...

  • En tiu antauxtagmezo estis okazonta la enterigo.En tiu antauxtagmezo devis okazi la enterigo.FA3.17