PMEG 2024
39.2.14. MAKRO
Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo “grandega” k.s.: makrocefalo, makrobiotiko.
Vera prefikso «
“Grandskala, grandega”. Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: molekulo → makromolekulo = “molekulo kun alta molekulpezo”, kosmo → makrokosmo = “universo”. Plej multaj tiaj MAKRO-vortoj ankaux povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj. Komparu kun MIKRO.