PMEG 2023
39.1.24. NOMIAL
Matematika sufikso por esprimoj kun certa nombro de termoj ligitaj per plus aux minus: dunomialo = “duterma esprimo, dutermo, binomo”, trinomialo = “triterma esprimo, tritermo”, plurnomialo = “plurterma esprimo, plurtermo”. Oni ankaux povas uzi kunmetajxojn kun la vorto termo: dutermo, plurtermo.