PMEG

45. Pri la gramatikaj terminoj en PMEG

Kiam mi ekverkis tiun cxi gramatikon, la precipa ideo estis, ke PMEG estu pli facile alirebla ol la Plena Analiza Gramatiko (PAG), kiun multaj trovas tre malfacila. Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankaux ordinaraj lernantoj. Sed mi tamen volis verki profundan kaj kiom eble kompletan gramatikon.

Mi konstatis, ke tradiciaj gramatikaj terminoj kiel prepozicio, propozicio, adjektivo, adjekto, adverbo k.t.p. ofte estas misuzataj de nespecialistoj. La kompreno de tiaj gramatikaj fakvortoj tre varias. En iuj landoj oni zorge instruas pri gramatiko uzante gramatikajn fakesprimojn, sed en aliaj landoj oni faras tion multe malpli. Nuntempe en iuj landoj oni preskaux tute abolis instruadon de gramatiko, kaj kiam temas pri la gepatra lingvo, kaj kiam temas pri fremdaj lingvoj. Laux miaj spertoj multaj imagas, ke ili scias, kion tiaj terminoj signifas, kaj ili ecx mem volonte uzas ilin. Sed tre ofte ili uzas la terminojn erare. Mi vidis instruilojn Esperantajn, en kiuj oni parolis pri adjektivoj, sed nomis ilin adjektoj. Mi auxdis homojn paroli pri prepozicioj, kvankam ili vere celis subjunkciojn aux ecx adverbojn. Mi auxdis homojn babili pri adverboj, kiam ili celis komplementojn. Kaj tiel plu.

La klasika gramatika terminologio ne estas nur malbone komprenata, gxi estas ankaux mankohava per si mem. Gxi bazigxas esence sur la gramatika sistemo de Latino, kaj tial gxi suficxe bone tauxgas por klarigi gxuste tiun lingvon. Sed aliaj lingvoj havas aliajn strukturojn kaj aliajn gramatikajn kategoriojn. La strukturo de Esperanto havas gravan bazan distingon inter vortetoj kaj radikoj. Vortetoj povas uzigxi tiaj, kiaj ili estas en frazoj, dum radikoj bezonas vortklasajn finajxojn por farigxi efektivaj vortoj. Tiu distingo ne estas facile priskribebla per klasikaj gramatikaj esprimoj. PAG parolas pri elementoj solstarivaj kaj elementoj kompletigendaj aux finajxbezonaj (§277). Sed pro tio, ke tiu distingo estas nekonata aux neesenca en klasika gramatiko, kaj eble ankaux pro tio, ke la elektitaj terminoj estas plurvortaj busxplenajxoj, la distingon oni ne aparte emfazas en PAG. Gxi fakte aperas unue en la cxapitro pri vortfarado fine de la libro. En la pli frua baza cxapitro pri Vortospecoj kaj vortofunkcioj PAG ignoras tiun distingon, kvankam gxi estas tute baza en nia lingvo. Laux mi necesas prezenti tiun fundamentan distingon frue en klarigado de la Esperanta gramatiko. Sed por fari tion oni bezonas facile uzeblajn terminojn. La terminojn, kiujn mi elektis, vortetoj kaj radikoj, oni devas lerni, cxar iliaj signifoj estas konvenciaj. Sed la esprimoj mem estas bone uzeblaj kaj facile memoreblaj.

Unu ofta kritiko kontraux Esperanto estas, ke ni asertas, ke en Esperanto cxiuj adverboj finigxas per la finajxo E. Lernantoj baldaux konstatas, ke tio ne estas prava, cxar ekzistas primitivaj adverboj, kiuj tute ne havas vortklasan finajxon: pli, hodiaux, tre k.a. Malpli multaj rimarkis, ke esence statas same pri adjektivoj. Ni havas adjektivojn kun A-finajxo (rugxa, granda, sagxa...), kaj ni havas primitivajn adjektivojn kiel tiu, ambaux, ties k.a. Sed kial oni do kritikas nur la primitivajn adverbojn? La klarigo estas, ke klasike oni ordinare ne nomas la nacilingvajn respondajxojn al niaj primitivaj adjektivoj per la termino adjektivo, dum oni ja nomas la nacilingvajn respondajxojn al niaj primitivaj adverboj per la vorto adverbo. Statas tute simile pri la substantivoj: Apud substantivoj kun O-finajxo (tablo, homo, kuro...) ni havas substantivecajn vortojn sen O-finajxo: mi, iu, ambaux, cxio k.a. Sed tiujn substantivecajn vortojn oni tute ne nomas substantivoj.

Noto: Tamen en kelkaj landoj oni kutimas uzi la terminon adjektivo por iuj primitivaj adjektivoj. Tiel estas en Anglalingva gramatika tradicio, kie oni nomas ekz. la vorton that per la termino demonstrative adjective (montra adjektivo).

Laux mia opinio la supozata neregulajxo de la Esperantaj adverboj estas iluzio kauxzita de tio, ke oni insistas uzi klasikajn terminojn pri Esperanto ankaux kiam ili ne vere trafas. Se oni uzas klarigojn, kiuj bazigxas sur la distingo inter vortetoj kaj radikvortoj, la supozata neregulajxo forvaporigxas. La sistemo de vortklasaj finajxoj koncernas nur la radikvortojn, kaj sekve la manko de E-finajxo cxe iuj adverboj ne vere estas neregulajxo (aux simila “neregulajxo” ekzistas ankaux cxe niaj substantivoj kaj niaj adjektivoj).

Kiam mi ekverkis PMEG-on, estis al mi dekomence klare, ke mi volas instrui kaj klarigi la lingvon Esperanto kaj ties strukturon. Mi ne volis instrui gxeneralan lingvosciencon, nek la gramatikon de Latino. Mi ankaux ne volis instrui gramatikajn terminojn. Tiajn mi tamen bezonis uzi, sed la terminaro estu rimedo en la instruado, ne instrucelo. Tial mi elektis uzi tiajn evidentajn terminojn kiel O-vorto (= substantivo), A-vorto (= adjektivo) kaj E-vorto (= adverbo). Oni atentu, ke la egalo-signoj estas iom mensogaj. Al miaj A-vortoj ne apartenas la primitivaj adjektivoj, kaj al miaj E-vortoj ne apartenas la primitivaj adverboj. Tiujn vortetojn mi anstatauxe decidis nomi A-vortecaj vortetoj kaj E-vortecaj vortetoj respektive. Eble tiuj terminoj estas iom longaj, sed ili almenaux klare esprimas tion, kion mi celis. Ili fakte montrigxas nelernendaj, cxar ili estas pli-malpli memklarigaj. Kaj tio estas grava avantagxo: Nur parto de mia novspeca terminaro estas vere lernenda. Multaj el miaj esprimoj komprenigxas per si mem.

Aliflanke estas malavantagxo de miaj pure Esperantaj terminoj, ke ili ne bone tauxgas, se oni volas priskribi aliajn lingvojn. Ne estas tre sencohave paroli pri O-vortoj, se oni parolas pri ekz. Anglaj aux Japanaj substantivoj, cxar tiuj tute ne havas O-finajxon. Oni do gxuste komprenu mian celon: Mi ne volis forigi la klasikajn terminojn. Mi nur volis uzi pli facilajn kaj pli lauxcelajn terminojn en klarigado de Esperanto. Parolante pri aliaj lingvoj oni uzu aliajn terminojn, tauxgajn por la respektivaj lingvoj.

Post la gravaj vortospecoj O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj sekvas la ecx pli grava vortospeco verboj. Sed kiel do nomi tiun vortospecon en facila terminologio? Dum la O-vortoj, A-vortoj kaj E-vortoj havas po unu karakterizan finajxon, per kiu eblas ilin nomi, verboj havas jen I, jen AS, jen IS k.t.p. Tradicie oni rigardas la I-formojn de verboj kiel bazajn, sed la termino I-vorto ne estas oportuna kiel anstatauxajxo de verbo. Unue gxi estas miskomprenebla tiel, ke gxi celas nur verbojn kun I-finajxo, kaj due la I-formo de verbo estas la malplej verbeca el cxiuj verbaj formoj. Gxi estas multrilate pli substantiveca ol verbeca. Krome I-vorto estas pli longa ol verbo, ecx se nur je unu silabo.

Oni konsciu, ke anstatauxigado de la klasikaj terminoj ne estis celo por mi. Gxi estis rimedo por faciligi la instruadon de la gramatiko. La klasika termino verbo estas ne nur placxe mallonga. Gxi estas ankaux unu el tiuj klasikaj gramatikvortoj, kiujn homoj gxenerale suficxe gxuste komprenas. Dum multaj apenaux aux nur nebule scias, kio estas ekz. adjekto aux suplemento, ili ofte suficxe bone scias, kio estas verbo. Do, la vorton verbo mi simple povis reteni. Per tio malfermigxis la eblo uzi I-verbo anstataux infinitivo kaj AS-verbo anstataux prezenco k.t.p.

Mi renkontis pli ol unu fojon la miskomprenon, ke mi aparte celis anstatauxigi cxiujn klasikajn terminojn. Iuj vere miris, ke kelkajn terminojn klasikajn mi lasis en PMEG. Kelkaj ecx rigardis tion kiel iaspecan malsukceson de mia flanko. Sed kompleta anstatauxigado neniam estis mia celo.

Alia tereno, kie la klasika terminologio malhelpas prezenti klare la strukturon de Esperanto, estas la tereno de frazroloj kaj ties markado. Klasika terminologio konas kazojn, prepoziciojn kaj postpoziciojn. Tute strange gxi uzas du malsamajn terminojn por prepozicioj kaj postpozicioj, kvankam temas esence pri unu sama vortklaso. Oni ne nomas adjektivojn antauxstarajn kaj poststarajn per malsamaj terminoj, ekz. *prejektivoj* kaj *postjektivoj*. Iuj lingvoj havas nur “prejektivojn” (ekz. la Sveda) dum aliaj havas nur “postjektivojn” (ekz. la Persa), kaj ankoraux aliaj lingvoj havas ambaux (ekz. la Franca). Sed la pozicio de adjektivo ne estas esencajxo. Cxu adjektivo estas antauxstara, cxu poststara, temas pri la sama vortklaso, kaj tial oni logike uzas unu saman terminon. En moderna lingvoscienco ekzistas la termino adpozicio, kiu kovras kaj prepoziciojn kaj postpoziciojn. Gxin oni tamen tre malmulte uzas. Sed ankaux tiu termino estas misgvida. Cxiuj tri terminoj prepozicio, postpozicio kaj adpozicio nomas la koncernatan vortkategorion surbaze de la ideo “pozicio”. En Esperanto tio estas nur etimologie vera, sed tamen efikas misgvide. Gxene ofte mi spertis, ke oni erare imagas, ke ekz. ankaux estas prepozicio, cxar gxi kutime staras en pozicio antaux tio, al kio gxi rilatas.

Bona terminologio nomu tiun vortklason, kiu inkluzivas prepoziciojn kaj postpoziciojn, per termino, kiu bazigxas sur esenca trajto de tiaj vortoj. La lingva tasko de tiaj vortoj estas indikado de frazroloj. Tiun funkcion ili tamen dividas kun la kazoj. Prepozicioj, postpozicioj kaj kazoj esence plenumas la saman taskon. Indas do nomi ilin en simila maniero. La klasika terminologio tamen donas al ni nenian rimedon por tio.

En PMEG mi elektis paroli gxenerale pri rolmontriloj. Tiu kategorio enhavas la rolfinajxon N (la solan kazan finajxon en Esperanto) kaj cxiujn rolvortetojn (prepoziciojn). Rolfinajxo estas finajxo, kiu montras frazrolojn, kaj rolvortetoj estas vortetoj, kiuj servas por indiki frazrolojn. La parenceco inter la finajxo N kaj la rolvortetoj estas en Esperanto aparte frapa: Oni povas uzi jen N, jen al por la sama rolo: Mi helpis linMi helpis al li; Ni vojagxis al ParizoNi vojagxis Parizon. Eblas uzi jen N, jen je por la sama signifo: Gxi estas alta je cent metrojGxi estas alta cent metrojn. Tial estas tre inde prezenti tiujn lingvoelementojn kiel parencajn en la terminologio. Sed por fari tion novaj gramatikaj esprimoj estas bezonataj.

Mi neniel imagas, ke mi perfekte sukcesis en mia novspeca terminologio. Kelkaj esprimoj, kiujn mi uzas en PMEG, estas suficxe longaj. Eble mi estus povinta elpensi pli mallongajn. Kaj certe eblas elpensi pli trafajn aux pli klarajn aux alimaniere pli bonajn terminojn. Sed mi almenaux provis.

Cxu miaj faciligiloj eble estas malfaciligiloj por tiuj, kiuj jam scias la klasikan terminologion? Ili ja bezonas lerni novajn esprimojn por kompreni PMEG-on. Mi tamen pritaksas, ke ilia peno estas relative malgranda, kaj ke gxin vaste kompensas la malpeno, kiun spertas tiuj, kiuj neniam bone lernis la klasikajn terminojn. Kaj eble tiuj, kiuj kapablas kompreni la klasikajn fakvortojn, tamen pro la nova prezentomaniero en PMEG iafoje povas vidi iajn aferojn en nova lumo dank’ al miaj terminoj.

Detala prezento de la PMEG-aj gramatikaj terminoj trovigxas en la cxi-antauxa gramatika vortareto.

Al tiuj, kiuj preferas tradiciajn gramatikajn terminojn, mi povas rekomendi la verkon Wennergren, Detala Gramatiko de Esperanto, kiu esence estas mallongigita PMEG kun tradiciaj terminoj. La Detala Gramatiko legeblas ankaux Interrete.

Bertilo Wennergren